Diskoĵetado estas olimpia fako de atletiko, kies celo estas laŭeble foren ĵeti rondan plataĵon, la diskon.

Diskoĵetado
sporta fako
weight throwing
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
La diskoĵetanto Robert Garrett dum la Somera Olimpiko 1896.

Kiel konkurso diskoĵetado ekzistas jam de la antikva epoko. Diskoĵetanto estis rigardata kiel la prototipo de atleto. Unuafoje diskoĵetado estas dokumentita kiel olimpia sporto de la antikvaj Olimpiaj Ludoj en la jaro 708 a.K.

Diskoĵetado estis sporto de la unuaj Olimpiaj Ludoj de la moderna epoko en 1896, en Ateno. De 1907, la viroj ĵetas rondan diskon de maso 2 kilogramojn kaj diametro 22 centimetrojn, virinoj diskon de maso 1 kilogramon kaj diametro 18 centimetrojn. En 1928, virinoj estis unuan fojon allasitaj al olimpia diskoĵetado en Amsterdamo.

Nuntempaj konkursoj konsistas el ses provoj. Oni kalkulas nur la plej grandan distancon ĵetitan. Post tri rondoj la ok plej bonaj atletoj sin kvalifikas por la tri final-rondoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti