Diskonto estas aĉeto de kambio antaŭ ol ĝi estas pagenda. Tiel ĝi estas kvazaŭ prunto de mono sekurigita per la kambio. Sed ĉar je la fino la ricevinto de la mono ja efektive rajtas je ĝi, tiam ne plu okazas repago, sed la pagon la banko ricevas de la tratato (aŭ en kazo de bilo de la skribinto). Ankaŭ interezon oni tiam ne pagas, sed la banko jam komence dekalkulas parton kaj ne elpagas la plenan sumon. Ankaŭ tiun dekalkulitan kotizon mem oni nomas diskonto. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 106, numero 763, kapvorto discount