Diskurso pri la Metodo

verko de Renato Kartezio

Diskurso pri la Metodo (france : Discours de la méthode) estas filozofia kaj aŭtobiografia eseo de la franca filozofo René Descartes (Kartezio), publikigita en 1637. Ĝia plena nomo estas Diskurso pri la Metodo: kiel ĝuste gvidi racion kaj serĉi la veron en la sciencoj (france: Discours de la méthode pour bien conduire sa raison, et chercher la vérité dans les sciences).

Discours de la méthode pour bien conduire sa raison, et chercher la vérité dans les sciences
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro René Descartes
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1637
Eldonejo Joannes Maire
Ĝenro eseo
vdr

La verko estas eble plej konata kiel la origino de la citaĵo Cogito ergo sum (france: Je pense, donc je suis, Mi pensas, do tio signifas ke mi ekzistas) kiu aperas en la kvara parto.

La Diskurso pri la Metodo estas unu el la plej influaj eseoj en moderna filozofio, kaj ĝi estas de granda graveco en la evoluo de la natursciencoj, kaj de ĝia akrigo de raciismo kaj la konceptoj de la "subjekto" observanta la mondon, kaj ankaŭ de ĝia promocio de la pozitivisma metodologio kiu estos vaste uzata en la moderna scienco.

En la eseo, Kartezio traktas la problemon de skeptikismo, kiu estis ankaŭ antaŭe diskutita fare de Sextus Empiricus, Al-Ghazali, kaj Michel de Montaigne. Kartezio formulis la problemon tiel ke ĝi klarigu veron, kiun li trovas nerefutebla. Lia argumenta linio komenciĝas per pridubado de ĉio por vidi la mondon el racia vidpunkto, kiu ne bezonas iajn ajn supozojn kaj antaŭjuĝojn.

La libro estis origine publikigita en Leiden en Nederlando, en la franca, nekutima ago por la tempo de Kartezio. Post tio ĝi estis tradukita en la latinan kaj en 1656 ĝi estis publikigita en Amsterdamo. La Diskurso laŭsupoze funkciis kiel enkonduko al la tri eseoj pri optiko, meteorologio, kaj geometrio.

En Esperanto aperis redakti

  • Unue esperantigita en 1906 fare de Eugène Noël kaj prof. Thiaucourt
  • Diskurso pri la metodo. René Descartes. tradukita fare de Eugène de Zilah, eldonita de Chapecó, Fonto. Unua eldono: 1985; dua eldono: 2012.

Eksteraj ligiloj redakti