Diskuto:Ĥ

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Sergio in topic 1921

Pri la opozicio ĥ/h redakti

Vere Ĥ ne estas malofta, kio estas malofta estas opozicio Ĥ/H kiu ekzistas en Esperanto. Ofte, se lingvo havas H ne havas Ĥ, kaj male. Ekzemple, la hispana havas la /ĥ/ (skribata J), sed ne havas /h/, la angla havas /h/, sed ne havas /ĥ/, la portugala havas [h] kaj [ĥ] sed ne kiel fonemo, sed regionaj alofonoj por /R/. Nura lingvo kion mi konas kiu havas h/ĥ opozicion estas la germana (ankaŭ la araba). En la malnova greka, eble estis h/ĥ, sed neniu povas esti certa.

Mi konas kelkajn aliajn lingvojn kun tiu distingo (ekz. la nederlanda, la araba, la ukraina) sed vi ja pravas; malmultaj lingvoj distingas inter [x] kaj [h]. Livajo 17:45, 17. Sep 2004 (UTC)
Ankaŭ la germana lingvo distingas inter H kaj Ĥ (germane: H kaj CH), kaj mi pensas ke la ĉeĥa ankaŭ faras tion. Komparu: »Haar« [har] (germana por haro), »fahl« [fal kun longa A, h ne elparolata] (germana por »pala«) kaj »Fachl« [faĥl] (sudgermana diminutivo por »fako«, t.s. »faketo«).
--sagitario 09:43, 14. Feb 2005 (UTC)

Pri rĥ redakti

..."Tamen la kombino "rĥ" malrekomendindas en post-1921-aj tekstoj." Ĉu vere malrekomenindas? La akademia decido en 1921 estis ke oni "laŭvole anstataŭigu ĥ per k en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r" (graslitera emfazo mia aldono). Do, verŝajne en tiuj okazoj, simple estas afero de gusto, kaj ambaŭ formoj samnivele taŭgas. Ĉu mi malpravas? Keldan 00:02, 14. Feb 2005 (UTC)

Mi ne scias, ĉu ĝi oficiale "malrekomendindas", sed ŝajnas al mi, ke kaj ĥ kaj almenaŭ iĝas pli kaj pli maloftaj en vivanta Esperanto. Tamen, mi ŝatus ke restu en unu specifa vorto ĝis la fino, ĉar la literkombino estas tiom taŭga por tiu vorto! La vorto estas "arĥa(ik)a".  :-)
--VerdLanco (diskutu) 10:33, 14. Feb 2005 (UTC)
Do, ĉu ni ne forprenu tiun komenton? Ĝi verŝajne estas senbaze malneŭtrala.
Keldan 06:47, 18. Feb 2005 (UTC)
Mi pensas, ke ni ne senkritike akceptu ian 1921an rekomendon. Ekde 1921 Esperanto ja evoluis kaj eble hodiaŭ kelkaj pensas, ke estus pli bone uzi la originalan rĥ-an formon. Devas ja ekzisti iomete da anarĥio, se lingvo evoluu nature nur limigita per baza gramatiko el la Fundamento. Akademio ne sensence detale ŝanĝu la ortografion sed faru aĵojn kiel oficialigi novajn, utilajn sufiksojn. Eble ni skribu ion kiel »la akademio de Esperanto marekomendis ĝin en 1921a jaro, sed tio ne havis tiel decidigan efikon ĉar ja nur estis (mal)rekomendo kaj ne nova fundamenta regulo.«. Esperante --Sagitario 12:59, 18. Feb 2005 (UTC)
Sed mia demando estas, ĉu la 1921a decido estas vera malrekomendo kontraŭ -rĥ- kombinaĵoj? Eble mi malpravas aŭ simple miskomprenas, sed ŝajnas ke la decido ne metas ian juĝon sur iun el la du. Ŝajnas ke ambaŭ, laŭ la 1921a decido, same bonas kaj taŭgas. Kaj se tio veras, ni devus elpreni la komenton ke "...Tamen la kombino "rĥ" malrekomendindas en post-1921-aj tekstoj...".
Keldan 04:37, 21. Feb 2005 (UTC)
Mi tute samopinias, ke oni devus forigi la komenton: "...Tamen la kombino 'rĥ' malrekomendindas en post-1921-aj tekstoj...". La rekomendo de "laŭvola uzado" ne estas malrekomendo. La komento do estas malĝusta.--Helmut Welger 17:37, 10. Mar 2005 (UTC)
Mi samopinias kun Helmut Welger. -- Ismo 19:13, 10. Mar 2005 (UTC)
Ankaŭ mi - sed mi estas tre partieca, ĉar tiu helena ĥ-sono plaĉas al mi. --Sagitario 15:18, 11. Mar 2005 (UTC)
Miaopinie ĉiuj Esperantaj vortoj uzu la plej aŭtentikan radikon. Mia denaska lingvo (germana) uzas klasikajn formojn de helenaj vortoj kaj por mi ili estas pli bone prononcebla ol formoj kun »rk«. Ekzemple: monarĥio estas germane »Monarchie«. Ĉar la germana lingvo uzas palatan R-on »Monarchie« sonas kiel »monaĥi«, kiu estas pli simpla ol langa R kun K.
--Sagitario 11:36, 14. Feb 2005 (UTC)
Pri la facileco de prononco estas facile disputi, sed malfacile interkonsenti; do mi preferus uzi tiun argumenton nur en ekstreme klaraj okazoj (ekzemple estas klare, ke la sonkombino "mf" emas iĝi "mpf", do "nf" estas pli facile prononcebla). La opinion de Sagitario, ke "la germana lingvo uzas palatan R" kaj ke "r" ne aŭdeblas en la germana vorto "Monarchie", mi trovis en neniu lernolibro de la germana; ĝi do ŝajnas iom aŭdaca, kvankam ĝi verŝajne pravas por multaj regionoj. -- Ismo 19:13, 10. Mar 2005 (UTC)


Bone do. Ŝajnas ke ni havas sufiĉan kunsenton, do mi forigos la "malrekomendon". Se iu disputas, antaŭ ol simple reŝanĝi la artikolon, bonvolu defendi la komenton ĉi tie, kie ni ĉiuj povos diskuti ĝin. Keldan 21:13, 11. Mar 2005 (UTC)

Estas mi kiu siatempe skribis Tamen la kombino "rĥ" malrekomendindas en post-1921-aj tekstoj. Mi nun malĝojas ke mi tro malfrue envenis ĉi debaton por haltigi la forigon de la "malrekomendo". Estas kaŭzo, ke la Akademio en 1921 faris sian decidon. Por granda parto de la homoj de la mondo [rĥ] estas malfacila sonkombino (almenaŭ pli malfacila ol [rk]). (Nu, mi ne faris enketon. Faru mem, se vi volas, inter averaĝaj ne-lingvistoj de diversaj nacilingvoj.)
Mi ne pensas ke fajfi pri la Akademia rekomendo kaj retroiri al originalaj formoj vere estas antaŭenpaŝo por Esperanto. Jes, la lingvo multe evoluis post 1921, sed dum tiu evoluo pli kaj pli da ĥ eluziĝis. Kial do obstine kroĉi al "anarĥio" kaj "monarĥo" dum preskaŭ ĉiuj modernaj lingvouzantoj diras "kemio" (kaj ne "ĥemio")? Mi ne povas ne senti ian anakronismecon vidante la vorton "anarĥiisto" en teksto de 2005. Harfendemuloj kaj amantoj de la klasika Helena lingvo bonvolu trovi alian forumon ol vivantan lingvon por elverŝi siajn opiniojn.
Se vere ambaŭ formoj "laŭ la 1921a decido, same bonas kaj taŭgas", la Akademio tute ne farus decidon. Decidojn akademio nur faras, se necesas, se estas konkreta kaŭzo por tio. Mi tamen samopinias ke "malrekomendindas" estas tro forta vorto. Eble "Tamen la kombinon "rĥ" oni prefere nur ŝpareme uzu en post-1921-aj tekstoj. Bab 15:19, 12. Mar 2005 (UTC)
Estimata Bab, fakto estas, ke la Akademio ne donis oficialan malrekomendon, nek "malrekomendeton" laŭ via dua, mildigita formulo. Temas pri via propra, privata malrekomendo, pri via opinio. Se vi ne skribus "tamen la kombinon 'rĥ' oni prefere nur ŝpareme uzu...", sed "tamen la kombino 'rĥ' post 1921 estas malpli ofte uzata", tiam temus ne pri nura opinio, sed (verŝajne) pri fakto. --Helmut Welger 15:43, 12. Mar 2005 (UTC)
Se mi estus averaĝa Vikipediista debatanto, mi nun simple fortirintus min el la diskuto, sen reskribi. Tamen ne plaĉas al mi la ofta tendenco tuj fortiri sin se la diskuto tro akriĝas aŭ se oniaj opinioj tro atakitas. Mi do simple skribas nun por montri, ke mi jes kapablas ricevi (negativan) kritikon! Mi cedas antaŭ la saĝaj vortoj de Helmut Welger: Jes ja, ke oni "prefere nur spxareme uzu rĥ" estas mia opinio, ne fakto. Tamen mi ne cedas pri tio, ke havis kaŭzon la Akademia decido, kaj ties mencio en PIV (ĉu ankaŭ en Nova PIV?). Kutime PIV ne mencias Akademiajn decidojn, do certe ĉi mencieto havas ian avert(et)an funkcion. Mi persiste opinias ke tian mildan averteton ankaŭ havu nia Vikipedio, ĉu en la artikolo pri Ĥ, ĉu ie kie pli konvenas. Bab 15:12, 15. Mar 2005 (UTC)


Estimata Bab, certe la permeso de la siatempa Lingva Komitato - la antaŭulo de la Akademio - havis kaŭzon, nome - laŭ la formulo de la 1987-a PIV - la ĉi-sekvan: "Tiu litero ... ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana 'j'; tio, kaj la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la L.K. aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k 'en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r'." Do, la L.K. volis helpi al tiuj, por kiuj tiu sonkombino estas malfacile elparolebla; tio normlogike tute ne implicas ian malrekomendon de la ĝistiama formo. La mencio en PIV 1987 estas simple motivklariga; mi trovas nenion "malrekomendan", "avertan" aŭ "avertetan" en ĝi. Kaj eĉ se jes, tia averto havus nenian oficialan kaj devigan karakteron, sed estus nur opiniesprimo, ĉar PIV ne estas preskriba, sed nur priskriba dokumento.
Finfine, en la 2002-a PIV nenio plu troviĝas pri la motivoj de la permeso, des malpli eĉ la plej malgranda aludeto de malrekomendo aŭ averto.
--Helmut Welger 19:11, 15. Mar 2005 (UTC)


monaĥo > monako redakti

monaĥo > monako estas tute malĝusta, ĉar monako ja estas la ŝtato Monako.
--Sagitario 18:57, 10. Mar 2005 (UTC)

Kial? Ĉu ni do ankaŭ forigu la vorton kubo? Aŭ postulu ke ĉiuj diru "ĥolero" por eviti kolizion kun "kol-ero" (ero de kolo)? monaĥo > monako estas natura evoluo inter kelkaj parolantoj de nia lingvo. Mi mem uzas "monako". Oni ĉiam komprenas laŭ la kunteksto, ĉu temas pri monako aŭ Monako, ĉu u-sono aŭ Usono. Homonimoj neeviteblas en vivanta lingvo. Bab 14:46, 12. Mar 2005 (UTC)

Iom pli longe pri longa diskuto redakti

kiu komencis jam kiam ankoraŭ vivis niaj karaj prageavoj.
Aldone al la supraj citaĵoj jen kelkaj notoj trovitaj per Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj:

1921
Grosjean-Maupin, E.
Cirkuleroj de la Esperantista Akademio
Sekcio por la Komuna Vortaro
AdE; -ĥ-
Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 9-10
[En jul. 1914] "Cart .. proponis al ekzameno .. kelkajn demandojn, pri kiuj mi nun petas vian respondon: 1. Ĉu ne estus akceptinda, eĉ eble konsilinda, la uzado de k, anstataŭ ĥ, en ĉiuj radikoj, kiuj ne apartenas al la Fundamento?

1921
Setälä, Vilho
La formortonta litero
alfabeto; -ĥ-
Esperanta Finnlando 1921:6 (jun), p. 95-96
-ĥ- malfacila por Francoj k Finnoj, sed precipe tro malofta (nur 13 vortoj en UV + 1 en antaŭparolo + 1 en 1a OA, do entute 15), k tial ne lernebla k lernata. Proponas jesi la Akademian demandon pri anstataŭigo de ĥ per k kaj plie anstataŭigon de eĥo per eho k ĥolero per holero

1927
Carrière, Pierre
Fuŝita Esperanto
termino; alfabeto; -ĥ-; Araba; etimologio; neologismoj
Espero Katolika 1927:8 (33), p. 189
1. por ĥaoso, ĥemio, Ĥinujo, meĥaniko kontraŭ la formoj kun -k- pro belsoneco! 2. Arabajn vortojn oni enkonduku rekte el la Araba ne tra la Franca: ĥalifo, Moslemo, ŝiĥo (ne Franca ŝejko)

1980
Golden, Bernard
La ĥo-dialekto: Arkaika formo de Esperanto
alfabeto;-ĥ-
Starto, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Prago (CS) 1980, n. 6 (82), p. 17-18
Kritikas uzon de teĥnik-, ĥemi-, arĥitektur- k.a. ("bizara, kontraŭprogresa, agacas la lingvosenton" ktp).

2850 1980
Werner, Jan
La ĥo-fonemo meritas pli da faka prikonsidero
alfabeto;-ĥ-
Starto, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, Prago (CS) 1980, n. 6 (82), p. 18-19 Repliko al Golden samkajere p. 17-18: Defendas -ĥ-.

Ĉe tiu jaro mi ĉesas redoni citaĵojn, fariĝas simple tro multaj.

Pledoj por –ĥ- venas precipe el unu lando: Ĉeĥoslovakio / Ĉeĥio, sed eĉ tiuj aŭtoroj konstatas egan maloftecon de la uzo de –ĥ- , daŭran tendencon transiri al –k- kaj eĉ prognozas ke ĝi progresos, tamen argumentas por uzo de –ĥ- en la kampo de sciencaj terminoj por eviti homonimojn.

Sed ni lasu paroli Josef Kafka mem, kiu skribas en La fonemo Ĥ kaj ties transformoj en la internacia scienca leksikologio interalie:

>Neniu dubas pri fundamenteco de la ĥ-fonemo. Tamen, sub influo de Fr, baldaŭ komencis disvastiĝi la transformado al k. Trafe esprimas la situacion Wa(ringhien): "Tiu litero, kiu respondas al la greka khi kaj al la rusa xa, ne havas respondon en la naciaj romanliteraj alfabetoj, krom en la hispana j: tio kaj la nekutimeco de ĝia prononco por multaj popoloj, klarigas, kial la L.K. aprobis (Aŭg. 1921) la laŭvolan anstataŭigon de ĥ per k »en la okazoj, kiam ĝi senpere sekvas post la litero r«. La nuna tendenco estas al la ĝeneraligo de tiu permeso, krom en du okazoj: la transliterado de propraj aŭ fremdaj nomoj kaj la scienca terminologio, kie la uzo de ĥ povas eviti konfuzojn ĉe grekdevenaj formoj." Nu, de post la finredakto de PIV la "k-modo" tiom progresis, ke oni foje renkontas eĉ aserton, ke la ĥ-vortoj en Eo estas jam eksmodaj!<

Poste Kafka analizas la malgrandan oftecon de –ĥ- en pluraj vortaroj kaj konstatas ke en sciencaj fakvortaroj la koncerna procentaĵo estas iom pli granda. Skribinte pri la graveco de grekdevena terminoj li aldonas:

>Mi treege scivolus, kiameniere la "k-adeptoj" solvus la distingon ekz. inter "ĥalko-fila (-fobia)", t.e. "kupron (mal)ŝatanta", kaj "kalko-fila (-fobia)", t.e. "kalkon (mal)ŝatanta". Aŭ: "ĥinino" (kurac-alkaloido) kaj "kinino" (kreskiga planthormono).<

kaj avertas ke mekanika transformado de la greklatina ĥ al k kreas grandskalan homonimecon kaj detruas la origine koheran sistemon de la internacia scienca leksikologio.

Pensante pri tio mi por momento demandas min, kial ne kolapsis la scienco en la landoj, kiuj ne uzas la priparolatan fonemon*, sed havante eĉ ne one la terminologiajn sciojn de Kavka mi preferas supozi, ke li pravas.

(*) La forlason de aŭtentike grekaj vortoformoj kritikis jam la adeptoj de Occidental/Interlingue kaj Interlingua, ĉar kiel ili diras, tio signifas perfidi la eŭropan kulturan tradicion, sed tia kondamno trafas apud Esperanto, kiun ili celis ankaŭ aliajn lingvojn, inter ili la italan. Ekzemple en multaj italaj vortoj troviĝas c kie origine estis ch, en kelkaj aliaj konserviĝis ch sed la prononco estas k.

(Cetere Josef Kafka interalie diras, ke: >Neniu vivanta lingvo povas eviti homonimecon.< kio eble interesas BAB.)

Ekzemplo por pledo de la alia flanko estas artikolo de Bernard Golden (IOM PRI LA LITERO Ĥ) el kiu mi ankaŭ nur citas eron:

>Mi estas arkeologo kaj mi okupiĝas pri arkeologio. Mi ĉiam skribas tiujn vortojn per "k", kaj neniam per "ĥ". La tendenco en esperanto ekde la fruaj jaroj de publika uzo de la lingvo, favoranta substituon de "k" al "ĥ", apogas mian elekton. Sufiĉas citi la opinion de Zamenhof:

"En ĉiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon ĥ kaj uzi anstataŭ ĝi la sonon "k". La ĝisnun jam ekzistantajn vortojn kun "ĥ " estas permesate uzi ankaŭ kun "k"..."

(Leteroj de Zamenhof, SAT, 1948, vol. 2 p. 121.) "K" estas universala sono, egale facila por ĉiuj popoloj en la mondo, dum "ĥ" prezentas malfacilaĵon eĉ por kelkaj popoloj en Eŭropo, ekzemple parolantoj de la angla kaj franca lingvoj, en kiuj la sono ne ekzistas. Estas neracie insisti pri la konservo de "ĥ en grafisma kaj fonetisma lingvo, kies propagandistoj fanfaronas, ke ĝi estas lingvo por la tuta mondo.<

Finfine parolu homo, kiu la tutan evoluon priskribas, sufiĉe ekvilibreme, Bertilo WENNERGREN:

>Ĥ estis (precipe pro la maloftegeco en Esperanto) malfacila sono, kaj tial Zamenhof kaj liaj samtempuloj ekopiniis, ke prefere oni trovu anstataŭaĵojn por vortoj kun Ĥ.

Tiu ideo efektive grandparte realiĝis, kaj tiaj Ĥ-anstataŭaĵoj aperis, ekuziĝis, populariĝis, kaj forte enradikiĝis en la reala uzo. Tiun evoluon la Akademio konstatis, kaj sekve oficialigis multajn tiajn vortojn kiel alternativojn al la originaj Ĥ-formoj. Tio okazis lau la metodo priskribita en la Antaŭparolo de la Fundamento.

La lingva komunumo vaste aprobis la anstataŭaĵojn, kaj ilin ekuzis praktike. Poste la Akademio ilin oficialigis.

Nuntempe ŝajnas klare, ke ĝenerala anstataŭigo de Ĥ-vortoj per sen-Ĥ-aj formoj ne sukcesis, kaj ankaŭ ne sukcesos. Tial mi ne plu provas subteni tiun evoluon, sed uzas mem nuntempe ankau Ĥ-formojn de vortoj. Sed tio ne subite signifas, ke la Akademio eraris, kiam ĝi oficialigis vaste uzatajn vortojn kiel "monarko" kaj "kemio".

La Akademio neniam krucmilitis kontrau Ĥ. Ĝi nur oficialigis vortojn enradikiĝintajn en la uzon, laŭ la origina plano de Zamenhof.<

De Zamenhof ni esperantistoj heredis grandan toleremon (nur iam ni hezitas ĝin apliki): al ĉiu estas kaj estu permesata libere decidi en la koncernaj vortoj ĉu uzi ĥ ĉu k. Tamen estas esperinde, ke la vortoj de la vikipediaj tekstoj ne senĉese ŝanĝu sian formon kaj ne kontraŭluktu, sed subtenu koheriĝon de la lingvouzo. Ĉu eblas akceptebla konsento por la estonta kunlaboro? Mia konvinko estas: jes, nome:

  1. Akcepti la "vivorajton" de Ĥ en sciencaj fakvortoj ; pri la detaloj la terminologoj trovu konsenton
  2. Ne klopodi "reĥoigi" en la tekstoj de Vikipedio vortojn, kiujn klara plejmulto kaj de la esperantistoj kaj de la vortaroj uzas kun k (en inversa kazo respektive).
  3. Trankvile akcepti la uzon de kaj ĥ kaj k en kazoj kie la ĝenerala lingvopraktiko ne preferas unu el ili, sen ŝanĝi la vortojn, pli ĝuste la literojn, de aliaj redaktantoj. (Kaj kion fari, se en konkreta kazo eblas disputo ĉu validas <2> aŭ <3>? La respondo estas tute simpla: tiam validas <4>.
  4. Ne forgesi ke oni povas trovi konsenton, se oni vere volas.

Kun amikaj salutoj Montanesko 23:14, 15. Mar 2005 (UTC)

Franclingva komento redakti

L'arrogance (inconsciente) des espérantistes français de l'entre-deux-guerres, qui, parce qu'ils n'arrivaient pas tout de suite à bien prononcer ce son, ont décidé de l'éliminer, sans tenir compte des autres langues, témoigne d'un ethnocentrisme qui ne devrait pas avoir sa place dans le monde de l'espéranto (mais dont la langue, hélas, porte bien d'autres cicatrices). Avec le même principe, les hispanophones pourraient demander la suppression du /b/ et du /z/, les Grecs celle du /ŝ/ et du /ĉ/, les Arabes celle du /p/, etc. On n'en finirait pas. En fait, le son /ĥ/ se retrouve dans un très grand nombre de langues, peut-être dans la majorité. En tout cas dans la majorité des langues indo-européennes (espagnol, allemand, néerlandais, les 4 langues scandinaves -- à moins que l'islandais ne fasse exception -- le breton, le grec, toutes les langues slaves, le persan, le tadjik, l'arménien, et probablement plusieurs langues de l'Inde, en tout cas l'ourdou, qui est aussi langue officielle du Pakistan, et le pandjabi, parlé par 80 millions de locuteurs). On le trouve aussi dans toutes les langues sémitiques (arabe, hébreu, araméen), toutes les langues d'Asie centrale (ouzbek, kazakh, turkmène, kirghize, mongol, etc. ), et en chinois (qui représente à lui seul 1 milliard de locuteurs). Pratiquement toute l'Europe, à part les territoires où l'on parle français, anglais, portugais et italien, connaît ce son. En plus, l'expérience montre qu'il est facile à imiter, pourvu qu'on ait un professeur qui le prononce correctement. Le drame est probablement que l'espéranto a été appris par les Français, à ses débuts, à partir de livres, donc sans l'occasion d'entendre ce son.

Claude Piron

Strangaĵo dum redaktado redakti

Vikipedio asertas, en la historio de la artikolo, ke mi faris ĉi tian ŝanĝon en ĝi: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C4%A4&diff=5939922&oldid=5939828. Mi tute ne scias, kiel io tia povis regigstriĝi, ĉar laŭ mia scio, mi ŝanĝis nur unu literon. Mi eĉ kontrolis la redakton per antaŭrigardo. Nun mi provos refari la intencitan ŝanĝon, espereble sukcese. --Surfo 19:27, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

1921 redakti

La sekcio “La mita «Akademia decido de la 1921ª jaro»” ŝajnas defenda, malenciklopedia, kaj apogita de originala esplorado. Mi do kredas, ke la sekcio forviŝindas. Opinioj? —LLarson (dirita & farita) 01:37, 17 maj. 2016 (UTC)Reply

Vi pravas, sed tia apologia verkado ŝajnas esti pli-malpli normala afero en la Esperanta Vikipedio. Verkantoj ĉi tie ofte havas iun lingvan ismon, amatan ĉevaleton, kiun ili volas antaŭenigi, kaj ili opinias sian propran vidpunkton neŭtrala kaj enciklopedia kaj agrese kontraŭas ĉiujn proponojn pri forigo aŭ moderigo. Ni havas eĉ artikolojn absolute plene neenciklopediajn, kiuj servas nur kiel deponejoj de opinioj. Nur unu ekzemplon: Na (prepozicio). Estas ne malmultaj similaj, kaj la artikolo Ĥ estas unu sufiĉe bona ekzemplo – oni nur malfacile vidas en ĝi enciklopedian artikolon pri litero. Multaj tiaj batalartikoloj rilatas al reformoj de Esperanto, kiaj havas la plej ferocajn defendantojn. Mi foje proponis forigon de io tia, nur por renkonti fortan kontraŭstaron. --Surfo 10:49, 17 maj. 2016 (UTC)Reply
Forigis mi tiun sekcion. —LLarson (dirita & farita) 02:51, 22 maj. 2016 (UTC)Reply
La mito pri la Akademia decido estas fakto de la esperanta kulturo, kaj strangas ke oni opinias ĝin «malenciklopedia». Ĝi ne estas komparebla kun «na» aŭ aliaj reformoprojektoj, ĉar temas pri afero iniciatita de akademianoj, kaj pri misinformo plu prezentata de NPIV. Eĉ en la nuna kastrita formo la artikolo atestas pri aktualeco de la afero: Ial la artikolo parolas pri manieroj forigi, eviti la literon — kial? Ja pri aliaj literoj tia demando ne aperas; ekz-e en la artikolo pri ĉ ne aperas la sekcioj «Metodoj uzitaj por forigi ĉ», «Argumentoj favore al uzo de ĉ», «La ofteco de ĉ en la Reto» ktp. Kial do entute tiaj «malenciklopediaj» temoj aperas en la artikolo pri ĥ?
Multaj enciklopediaj artikoloj entenas informojn pri kulture gravaj mitoj. Ekz-e la artikolo pri Antonio Salieri entenas la miton pri la mortigo de Mocarto, el kiu kreskis la dramo de Puŝkino kaj la filmo «Amadeus».
Nu, mi ne intencas pruvi evidentaĵojn. Mi publikigis apartan artikolon por LOdE (266, 2016:11–12. P. 14–15), kiu estas malpli efemera medio por registri kontribuaĵojn.--Sergio (diskuto) 06:35, 19 feb. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ĥ".