La 2-an de majo 2004 anonimulo ĉi-tien metis la frazon:

  • "En Bavario estas establitaj koncentrejoj kie oni enkarcerigis la ciganojn (8 000 da ili)."

Mi rigardis kelkajn aliajn vikipediojn, sed trovis nenion pri tiu evento.

La unua oficiala koncentrejo en Germanio, en Dachau, estis instalita en 1933, post kiam nazioj havis la regpotencon. Dachau ja situas en Bavario, sed estas ses jaroj inter la datoj.

En 1927 estis instalita duon- aŭ neoficiala prizono de nazioj en Osthofen en Germanio, en kiu oni verŝajne malliberigis ankaŭ ciganojn. La jaro ĝustas, sed Osthofen neniel estas en Bavario, kaj ĝi estas nur unu, ne "koncentrejoj" (pluralo).

Ĉar temas pri grava evento, indus indiki citeblan referencon. Se la verkinto (aŭ alia kompetentulo) legas tion ĉi, mi petas, ke li faru tion.

Antaŭdankon, Umberto 21:08, 1. Apr 2005 (UTC)

La sciigo pri koncentrejo en Bavario, kie oni 1927 enkarcerigis 8000 ciganojn, estas tutcerte erara. Siatempe Germanio ankoraŭ estis libereca jura ŝtato, kiu respektis la homajn rajtojn. La leĝoj kaj prezidentaj dekretoj laŭ art. 48 de la konstitucio de Weimar ("Notverordnungen"), kiuj forprenis la rajtojn de libereco, ekvalidis nur en februaro/marto 1933. --Helmut Welger 21:33, 1. Apr 2005 (UTC)

Dankon pro via rapida reago. Miaj supozoj estis similaj, sed mi trovis jenan artikolon kaj espereble (?) ĝuste komprenis, ke temis pri "privata", tamen ekzistanta jam en 1927, prizono:
Ĉu eblas nomi ĝin koncentrejo, mi neniel scias. La artikolo mencias la jaron 1927 kaj diras, ke la ejo ekzistis antaŭ 1933, sed mi ne sukcesas kompreni, kiam ĝi fakte ekfunkciis. Ŝajne je la 6-a de marto, sed kiujare?

La supre menciita germanlingva artikolo pri la koncentrejo Osthofen sciigas, ke unu tagon post la lastaj pli-malpli liberaj balotoj en Germanio (= 6-an de Marto 1933) la naziistoj estigis la koncentrejon Osthofen en la konstruaĵo de iama paperfabriko, kiu estis malplena kaj neuzita depost 1927. La arestadoj okazis surbaze de la "Verordnung zum Schutz von Volk und Staat" ("Dekreto pri la protekto de popolo kaj ŝtato") de la 28-a de Februaro 1933, kiu forigis esencajn bazajn rajtojn. Oni arestis opoziciulojn, judojn kaj aliajn neŝatatajn personojn. --Helmut Welger 14:00, 3. Apr 2005 (UTC)

Dankon. Mi forigis la frazon. -- Umberto 14:12, 3. Apr 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "1927".