Damno! Kial en Esperanta enciklopedio aperas artikolojn kun neesperantaj simboloj??? !!! Krom tio, en la artikolo eĉ ne estas skribite kiel mi de davas legi tiujn misterajn por mi literojn! Ĉu vi volas, ke mi komencu skribi titolojn per cirila alfabeto?

Estimata nekonato,

"damno" oni skribas "damne" - tio estas interjekcio kaj ne substantivo! Bedaŭrinde mi ne estas kulpa pro tio, ke Esperanto ne enhavas ĉiujn literojn en la mondo. Mi skribas devenajn nomojn de urboj. Se vi vojaĝos Ĉeĥion, bonvolu rigardi, kiel oni skribas ilin. Eĉ Prago ne estas skribata en Ĉeĥio kiel Prago, sed Praha. Bonvolu pardoni al mi, sed se vi rigardos nomojn de urboj kaj nomojn de geografiaj lokoj en ceteraj landoj, ĉu ĉiuj estas skribataj laŭ uzado de nomoj en Esperanto? Mi opinias, ke ne. Bonvolu ne koleri, sed tia estas vero. Ankaŭ ne ĉiuj propraj nomoj estas Esperantigeblaj.

Estimplene salutas vin Petro.


Mi kredas, ke prononco devas esti nepre indikata en similaj kazoj (per Esperantaj literoj enkrampe, ekz.). Do, ...

Aš (prononcu [aŝ])


...tute taŭgus, laŭ mi.

Aliflanke estas ĝenerale malbona ideo skribi en Esperanta vikipedio per neesperantaj literoj. Kial ne fari de "Aš" redirekton al "Aŝ" kaj tie, en la teksto de la artikolo, indiki la ĉeĥan formon de tiu nomo. Ja precize tiel ni agas (eĉ sen redirektoj), kiam verkas vikipediaĵojn pri io cirile skribita. Vidu VladikavkazBeslan, ekz.

Bedaŭrinde, oni jam multe skribas per neesperantaj literoj ĉi tie. Do, eble, estas jam iom malfrue batali kontraŭ tia uzado, sed necesas almenaŭ ĉiam havi prononc-aludon... (Mi hazarde venis tien ĉi, sed la diskuto ŝajnas al mi tre grava, do mi enmiksiĝis). Slavik IVANOV 00:20, 25. Jan 2005 (UTC)

Ĝisnuna (ĝenerala) kutimo: latinajn nomojn oni transskribas rekte; aliajn nomojn laŭ prononco aŭ alia transskriba sistemo (ekz. pinjino). Sed vere oni ĉiam devus redoni la prononcon (aŭ la originalan formon okaze de esperatigo). Oni esperantigas nur la tre konatajn lokojn, nomojn. Tiel VladikavkazBeslan, transskribo laŭ originala prononco, skribsistemo.

Mi vere kontraŭas la diskuto-iniciinton. Vidu mian respondon je Diskuto:Danio. Ni vivas en tempo de Unikodo, kaj forigi diakritojn de alilingvaj nomoj estas mutilado. Bab 12:44, 25. Jan 2005 (UTC)
Ho, venas mia vico eksklamacii "Damne!" :) Jes, ni vivas en la tempo de Unikodo, sed tio ja ne signifas, ke ĉiu uzu sian nacian orfografion por Esperanto. Inter amikoj ni foje babilas rete en cirile skribita Esperanto -- sed ĉu estas imitinda afero ankaŭ por seriozaĵoj kiel Vikipedio? Iel ajn, espereble ĉiuj konsentas, ke almenaŭ prononcindiko ĉiam devas esti en esperantaj literoj. Slavik IVANOV 23:16, 25. Jan 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Aš".