Diskuto:Apsido (arkitekturo)

(Alidirektita el Diskuto:Absido)

ĉu ne konvenus krei artikolon "Kristanaj preĝejoj" aŭ "kirko", eble pli bonus uzi la kvankam neologisma "kirko" por eviti eŭropocentrismon.
En tiu artikolo oni metus skeman planon de tipika preĝejo, la rilatitaj terminojn kaj la titolon en la artikolon "Kristanismo".


Mi preferus ke estu priskribo de ĉiaj preĝejoj de ĉiaj religioj kaj ke priskribo de kristanaj preĝejoj estu nur aparte traktita. Altaro ekzemple troviĝas en multaj religioj krom la kristana. Cetere mi ne komrpenas kial kirko estus pli aŭ malpli eŭropocentrisma ol preĝejo. "Preĝejo" estas kaj fundamenta kaj ne nur kristana (ekzistas preĝejoj en plej diversaj religioj). Arno Lagrange  09:01, 26. Apr 2004 (UTC)

Ne. "Kirko" kaj ""Kristana preĝejo" estus egale ne-eŭropcentrismaj. La problemo estas inter tiuj du: kiu pli konvenus ? kirko estus pli simpla kaj flankelokiĝus apud moskeo, sinagogo ktp, sed ĉu ni akceptu ĝin malgraŭ ties neologismeco (mi estas iom, kvankam ne rigide, malneologismemulo) ? Pro la aventaĝo kiun ĝi alportus en neŭtrala uzo ?

Montanesko: Laŭ mia kompreno preĝejo estas ĝenerala nocio por konstruaĵo de ĉiu ajn religio en kiu oni preĝas - diferencigaj vortoj estas sinagogo (por hebreoj), kirko (por kristanoj) kaj moskeo (por islamanoj). Nocio kun parenca signifo estas templo, kiu aplikeblas al ĉiuj aliaj religiaj centroj, eĉ se oni ne preĝas tie. Plej ĝeneralajn signifojn portas la vortoj kultejo kaj sanktejo, kiuj nomas ejojn, kiujn havas verŝajne ĉiu ajn religia komunumo. Uzi kirko antstataŭ preĝejo unuavide ŝajnas alloga, sed estas rekomendinda nur kiam temas pri kristana preĝejo (kaj kun la kondiĉo ke vi ne timas batojn de fervoraj kontraŭneologismuloj) - se ni ne volas rezigni pri la supre skizita nuancita nociaro kiu evoluis en Esperanto, respektive estas evoluanta, se oni konsideras le la vortoj kirko kaj kultejo estas ankoraŭ malofte uzataj. La uzo de la vortopreĝejo certe ne estas eŭropcentrismo. E...isme estus ligi kun la vorto ekskluzive la imagon de tipe eŭropstila kristana preĝejo kun dika pastoro ,dolĉa sonorilado, ktp. La uzo de kirko ne povas esti e...isma ĉar kirkoj kaj kristanoj ekzistas en ĉiuj mondopartoj same kiel moskeoj kaj islamanoj.
Tutklare eŭropcentrisma, eĉ katolikcentrisma estas ekzemple la difino de la vorto sanktulo en la esperantlingva vikipedio.

Reiri al la paĝo "Apsido (arkitekturo)".