Kial oni esperantigis ĉi nomon? Ĉu ĝi jam havas tradician o-formon? Miaopinie ne indas same trakti nomojn de tiom foraj tempoj kiel la modernajn "Georgojn", "Henrikojn", "Elizabetojn" ktp. La modernaj reĝnomoj Anglaj estas pli-malpli internaciaj formoj kiuj jam varias de lingvo al lingvo: George, Georg, Jorge; Henry, Henrik, Enrique; Elizabeth, Isabel ktp. Esperantigi la "aŭtoktonan" Anglosaksan nomon Æðelstan, kvazaŭ ĝi estus ia internacia kaj disvastigita nomo, ŝajnas al mi absurde. Se oni okulumas al la alilingvaj artikolpaĝoj, oni vidas ke nur la Itala faris kiel ni; ĉiuj aliaj uzas ĉu la Praanglan ĉu la Modernanglan nomon. Bab 18:54, 16. Aŭg 2005 (UTC)

Se neniu kontraŭas ene de du tagoj, mi movos la artikolon al Æðelstan, kun prononcindiko kaj mencio de diversaj modernaj nomformoj. Bab 11:30, 22. Aŭg 2005 (UTC)


Mi kontraŭas, grava reĝo havu legeblan, elparoleblan nomon. Atelstano aŭ At(h)elstan Razilklingo 11:51, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Mi rekontraŭas. Æðelstan estas same legebla kiel la aliaj, kaj same prononcebla (por neanglalingvano) kiel "Athelstan" ['æθlstæn] (per IFA). Laŭ via vidpunkto, ĉu ankaŭ gravaj esperantistoj kiel William AULD kaj Gaston WARINGHIEN havu "legebla[j]n, elparolebla[j]n nomo[j]n"? Bab 12:47, 22. Aŭg 2005 (UTC)
Ilia nomo entenas esperantajn literojn. Tiu Æð kaj alia ĉe Þórr estas hororaĵo. Ĉu ni permesu uzi grekajn literojn por konataj antikvaj poetoj kaj similaj? Razilklingo 12:50, 22. Aŭg 2005 (UTC)
ERARE. W ne estas esperanta litero. Nek "é" de André CHERPILLOD, nek "á" kaj "y" de Kálmán KALOCSAY estas esperantaj literoj. Raymond SCHWARTZ estas same "horora" kiel Þórr.
Via sinteno estas tre malrespekta kontraŭ "malgrandaj" lingvoj.
Jes, nia enciklopedio estas latinlitera (vastasence; alikaze ni havus nek "x" nek "é"). Mi ne proponas skribi titolojn per aliaj alfabetoj, ĉu la greka, ĉu la tifinaga. Bab 13:08, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Ĉu vi estas certa pri '"Athelstan" ['æθlstæn] (per IFA)'? Mi naive atendus vidi [ð] anstataŭ [θ]. Lingvano 13:33, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Bona demando. Ni devus demandi al denaskulo! ;-)
Mia ['æθlstæn] ŝajne estas influita de Skwardya, kiuj kantas ['aθelstan] (sed ili ja kantas kornvale...). Hipotezeto: Mat(t)hew prononcatas ['mæθju] ĉar venas (duon)konsonanto post la "th", dum father oni prononcas ['faðë] pro la vokalo post la "th". Do, tiuj kiuj klare prononcas la ŝuvaan e de "Athelstan" dirus ['æðëlstæn], dum la eliziantoj dirus ['æθlstæn]... Eble mi eraras. Sed tamen! ;-)
P.S. Mi pardonpetas pro mia neprecizaj IFA-aĵoj. Bab 14:03, 22. Aŭg 2005 (UTC)

Do, kial ne 'Adelstano'? Ĉu ĉi tiu latina teksto parolas pri homo kun la sama nomo ('Adelstanus' en la latina)? Lingvano 11:06, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Ŝajne la homo nomiĝas 'Adelstanus' en la latina, kaj la litero [ð] ĉiuokaze signifas voĉan sonon, do ni esperantigu kiel Adelstano. Ĉu bone? Lingvano 12:03, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Bone. Bab 13:16, 26. Aŭg 2005 (UTC)
Reiri al la paĝo "Adelstano".