Jen tikla demando al ĉiuj:

Kial oni alfabetigu nomojn kun ne-espaj latinliteroj?

Literoj kiaj W kaj Æ facilas - ili nur postsekvu siajn "unuliterajn" kuzojn: vino - Denzel Washington; Azeno - Ærø.

Sed kio pri X, Q kaj Y? Ĉu ili prenu la lokon de la tradiciaj alfabetoj eŭropaj? Ĉu oni do postulu ke esperantistoj ne konantaj aliajn skribojn ol la esperantan kaj iu ne-latinan alfabeton (ekz-e la Cirilan) lernu ankaŭ nelogikan envicigon de ne-espaj literoj? Laŭ aspekto, X ŝajnas vario de K, Q de O kaj Y de V. Ĉu do Ondo - Quasimodo? Ĉar tiuj tri tute fremdas al Esperanto, laŭ mi pli naturas lastenmeti ilin, do:

Zamenhof - Xerxes. Sed kiel? Ĉu Xerxes - QuasimodoQuasimodo - Xerxes? Helpu min!

--Bab

En la indekso de aŭtoroj en la librokatalogo de UEA, "w", "x", kaj "y" troviĝas en siaj kutima loko inter "v" kaj "z". (Ne estas aŭtoroj kun "q", sed mi divenas ke se estus tiaj, ili aperus inter "p" kaj "r".) Ankaŭ vidu pri alfabetigo de neesperantaj literoj ĉe PMEG. --Brion VIBBER

Ankaŭ, unu noteto pri ĉinaj nomoj; malsimile je japanaj nomoj, ĉinaj nomoj ofte aperas en eŭroplingva kunteksto sen renverso de la nomoj (ekz "CHOW Yun Fat", "MAO Zedong"). Se vi ne certas, plejofte sufiĉas lasi ĝin tiel, kiel oni vi ĝin konas. Ankaŭ jen unu helpeto: familinomoj ĝenerale havas nur unu silabon, dum individunomoj ĝenerale havas du; se du silaboj estas kunmetitaj (ekz "Zhang Ziyi", "Mao Zedong", la aparta silabo estas la familinomo). Espereble iu pli sperta pri la afero povas pli bone klarigi... --Brion VIBBER


Aspektas iomete kiel perioda sistemo de la aktoroj!

Jes, la afero fariĝas tro kaosa. Mi proponas krei apartajn artikolojn por ĉiu komenclitero, ekz. Listo de aktoroj - A ktp. Bedaŭrinde mi ne havas tempon por okupiĝi pri tio. Amike, --Unukorno 16:54, 6. Sep 2004 (UTC)

Ĉiukaze necesas esplori kial la aktoronombro kreskas kaj malkreskas ĉiam en kvarlitera periodo! Ĉu talento dependas de la nomo?

Reiri al la paĝo "Aktoroj".