Diskuto:Aljaksandr Lukaŝenko

(Alidirektita el Diskuto:Aljaksandr Lukaŝenka)
Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Narvalo in topic Kial miksita nomo?

Mi surprize konstatis, ke mi kreis en 2006 tiun ĉi artikolon sub tiu nomo. Nun mi ne trovas ĝusta la nomon de la ŝtatestro. Se ni havas artikolon pri Vladimir Putin, ni devas havi artikolon pri Aljaksandar Lukaŝenka. Ŝajne li estas la sola ŝtatestro, kies nomo estas ŝajne plenesperantigita en Vikipedio.Narvalo (diskuto) 11:47, 12 Dec. 2013 (UTC) Post denove 7 jaroj, entute 14 jaroj, mi decidis alinomi la artikolon.Narvalo (diskuto) 15:59, 10 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Vi pravas. Mi nur iom dubas pri j post l en Aljaksandr, ĉar l jam estas mola kaj kutime en slavaj lingvoj esperantigeblas sen j (Ludmila, Ĉelabinsko ktp). RG72 (diskuto) 05:11, 12 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Nobel-premio redakti

La ŝablono informkesto homo erare aldonas la informon, ke Lukaŝenka estas Nobel-premiito. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 08:59, 12 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Mi ŝanĝis la ŝablonon al pli konvena. RG72 (diskuto) 10:02, 12 aŭg. 2020 (UTC)Reply

Kial miksita nomo? redakti

Uzanto:Alifono ŝanĝis la nomon Aljaksandr Lukaŝenka al Aljaksandr Lukaŝenko. Se li celis esperantigi la familian nomon, kial li ne esperantigis Aljaksandr-on al Aleksandro? Ĝi estas firme establita Esperanta formo de la nomo Aleksandr, Aljaksandr, Alexander kaj aliaj, dum Lukaŝenko neniel estas akceptita esperantigo. Se li tamen celis ekuzi la Rusan formon de la nomo, kial li lasis la antaŭnomon resti en la Belorusa formo Aljaksandr? La nuna situacio estas simple konfuza, kaj oni prefere nuligu la ŝanĝojn de Alifono, faritajn sen antaŭa diskuto. La titolo de la artikolo povas esti Aljaksandr LukaŝenkaAleksandr Lukaŝenko, ĉar ambaŭ formoj estas uzataj en oficialaj fontoj en la retejo de la ŝtatprezidanto, depende de la lingvo uzata. --Surfo 10:44, 30 okt. 2020 (UTC)Reply

Jes, devas esti unu varianto surbaze de la rusa aŭ belorusa skriboj. RG72 (diskuto) 11:45, 30 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi tute konsentas. La nomo estu plene belorusa aŭ plene rusa, sed ne miksita formo. Prefere post diskuto kaj interkonsento. Poste oni efektivigu la decidon. Administranto rajtas alinomi. - Moldur (diskuto) 08:41, 31 okt. 2020 (UTC)Reply

...diskuto... Paĝo jam ekzistas ĉe Aleksandr Lukaŝenko, aŭ la nomo kiun vi elektis ne estas valida. Bonvolu elekti alian nomon.--Alifono (diskuto) 15:28, 30 okt. 2020 (UTC)Reply

Estimata Alifono! Se vi volas alinomigon de la artikolo, metu peton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. - Sincere, Moldur (diskuto) 14:27, 31 okt. 2020 (UTC)Reply
Nova pruvo, kial nur parte partopreni en Vikipedio. Kelkaj homoj ne legis miajn suprajn, enkondukajn vortojn, ne komprenis tekston de Surfo kaj decidis manpleno de homo pri miksita (esperanta-rusa) nomformo. Gratulon al ĉiuj!Narvalo (diskuto) 06:33, 23 jul. 2021 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Aljaksandr Lukaŝenko".