En ruslingva W estas menciata dato 1824 j. Kiu pravas?

Nek unu nek la alia. La jaro 1808 estas tiu, en kiu Humphry DAVY malkovris la ekziston de aluminio, sed ankoraŭ ne eblis produkti puran aluminion. En 1825 Oersted asertis, ke li sukcesis pri tio, sed verŝajne lia aluminio ne estis vere pura. En 1827 Wöhler fine produktis sufiĉe puran aluminion.

Umberto 12:39, 12. Feb 2006 (UTC)


Vikipediisto:Narvalo demandis: "Kio estas dratgaza pordo?" Laŭvorte estas pordo, kiu konsistas el drata gazo, sed tia pordo ne estus sufiĉe stabila, do eble temas pri pordo, kiu en firma kadro havas enmetaĵon el gazo, kiu baras la vidon kaj insektojn, sed tralasas aeron. Mi ne scias, ĉu por tia dratgazo oni uzas aluminion aŭ aliajn metalojn.

Dua ebla interpreto estas, ke la originala aŭtoro, Vikipediisto:Werner Moeller, celis diri "krado" anstataŭ "gazo". 84.56.56.56 12:31, 12. Feb 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Aluminio".