Diskuto:Antimaterio

te la kuej anti positktrons —La komenton aldonis, sen subskribo, 201.3.19.181 (diskuto • kontribuoj)

Kiu lingvo estas tio? —La komenton aldonis, sen subskribo, Goren (diskuto • kontribuoj)

Ĉu ne malmatiero? —La komenton aldonis, sen subskribo, 80.12.110.201 (diskuto • kontribuoj)

Pli bone "antimaterio" redakti

Oni (nun) uzas kiel bazan vorton "kontraŭmaterio", sed la plej ofta uzo en faka literaturo, kaj la plej internacia estas "antimaterio". Serĉu ekzemple laŭ serĉilo "kukolo" kaj vi notos ke "kontraŭmaterio" estas uzata preskaŭ nur en diskutoj pri tio kiel estu tio nomata. Mi do sugestas ke oni ŝanĝu la alidirektilojn, kaj lasu la ĉefa artikolo kiel "antimaterio" --Tonyo 11:57, 12. Sep 2010 (UTC)

Lau la 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko oni rajtas uzi 'antimaterio', sed char ekzistas regula kunmetajho kontraumaterio tiu uzado estas malkonsilinda. Se la internacia uzado estus normiga por la lingvo Esperanto, la IL farighus hhaosa (malfacile lernebla) kiel chiu natura lingvo. Bonvolu akcepti ke Esperanto havas sian identecon, bazita sur logikeco kaj simpleco. —La komenton aldonis, sen subskribo, Johan Derks (diskuto • kontribuoj)

Efektive, mi mem favoras la alternativon 'kontraŭmaterio', ĉar ĝi ebligas tujan kreadon de analogaj kunmetaĵoj: kontraŭpartiklo, kontraŭprotono, kontraŭneŭtrono...; en tiuj ĉi vortoj, mi vidas en "anti-" nenion pli ol greka samsignifaĵo de la Esperanta prefikso "kontraŭ-". Amike, --WinstonSmith 08:34, 13. Sep 2010 (UTC)
Mi ankaŭ subtenas la uzon de la kunmetaĵo "kontraŭmaterio". "anti-" estas neoficiala prefikso ne bezonata en Esperanto. Oni povas ankaŭ interpreti "antimateri/" kiel unu novradikon, anstataŭ interpreti ĝin kiel kunmetaĵon el neoficiala "anti-" kaj oficiala "materi/"; sed laŭ tiu interpreto, "antiprotono", "antipartiklo" ktp estas ĉiuj apartaj novradikoj, tiel ke oni devas enpreni multajn novradikojn en Esperanton por esprimi sin. Anstataŭe oni povas simple uzi "kontraŭ-", kiu ja estas la signifo de la greka "anti". Marcos 14:40, 13. Sep 2010(UTC)
Mi preferas la vorton "antimaterio". Ghi estas internacia, do uzebla lau Regulo 15, kaj antaumalhelpas interkonfuzon okaze de adjektiva uzo: Imagu, ke, ekzemple en la scienc-fikcia literaturo k. s., oni parolas pri "antimateriaj armiloj", do pri armiloj, kiuj utiligas antimaterion. Se tion chi oni anstatauigas per "kontraumateriaj armiloj", estas risko de miskompreno ("armiloj kontrau materio").--Onklo 15:46, 13. Sep 2010 (UTC)
Tiu argumento pri adjektiva uzo fakte estus same forta argumento kontraŭ "kontraŭargumento", "kontraŭdiro" ktp. Ĉar oni tamen uzas tiujn vortojn, oni ne konsideru tiun argumenton kiel iel ajn decidigan. Kaj jes, "antimaterio" estas uzebla laŭ la 15-a regulo, kio ne signifas ke ĝi estas uzinda aŭ preferinda al "kontraŭmaterio". Marcos 13:52, 14. Sep 2010 (UTC)
Mi proponas ke iu skribu apartan artikolon/gvidilon pri la prefikso "anti-" kaj kial ĝi estu evitenda en Esperanto kaj aparte neuzenda en nia vikipedio, kaj tiel oni fermos tiun ĉi diskuton por ĉiam. Mi, persone, eĉ ne komprenas kial tia disputo eĉ aperis. Se ni diros "antimaterio", ni ankaŭ devos diri "antitezo" kaj "antifaŝismo". Tio certe sonas pli "internacie" (verdire, pli simile al nun fakte internacia lingvo - la angla), sed postulos enkondukon de nova, nefundamenta kaj tute superflua prefikso. Vi ĉiuj scias ke mi estas reformisto kaj ĝenerale subtenas enkondukon de novaj vortoformoj, kiam tio helpas progreson kaj disvolvon de nia lingvo. Sed enkonduko de prefikso kun preskaŭ ekzakte sama signifo kiel la jam ekzistanta estus senvariante absurda decido. --Goren 14:05, 11. Okt 2010 (UTC)
Mi vidas ke ekzistas pluraj tezoj, la problemo estas ke jam estas multaj vortoj en la PIV kun la prefixo "anti-", eĉ la NEneologisma termino "antitezo", kiu tamen evidente estas "kontraŭtezo".--DidCORN la 12-an de oktobro 2010, 16:00 (UTC)

Ekstera ligilo redakti

La ligilo "Serĉado de antimaterio" ne funkcias. Kiu povus korekti la retadreson? DidCORN la 4-an de oktobro 2010, 12:00 (UTC)

Reiri al la paĝo "Antimaterio".