Diskuto:Arano (Kaŭkazio)

Latest comment: antaŭ 5 jaroj by ThomasPusch

Kial la pluralo -oj por la landonomo? Kaj: la lando konsideriĝas inter la historiaj regionoj de Armenio (vidu la kategorion). Pri tio bonus iom skribi en la teksto. --ThomasPusch (diskuto) 16:43, 7 sep. 2018 (UTC)Reply

Ankoraŭ leviĝas plia demando: Kial la regiono nomiĝu "ĝermo pri Irano". La solan referencon al Irano mi trovis en la angla vikipedia teksto, nome It has also been used by Iranian historian Enayatollah Reza to refer to the country of Azerbaijan, freeing the name "Azerbaijan" to refer to a region within Iran. Tio daŭre signifus ke ĝi estus parto de Azerbajĝano. Sed historie ĝi laŭ mi same konsidereblas regiono de la historiaj reĝlando Armenio kaj Azerbajĝano. Mi preferas nomi ĝin "ĝermo pri historio", por seniĝi de ĉia unuflanka patriotismo. ThomasPusch (diskuto) 16:50, 7 sep. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Arano (Kaŭkazio)".