En la franca vikipedio enestas... redakti

En la franca vikipedio enestas interesega artikolo pri asteroido, sed ĝi estas longega por traduki... —La komenton aldonis, sen subskribo, Eliott (diskuto • kontribuoj)

Laŭ the radikoj latinaj, la... redakti

Laŭ the radikoj latinaj, la nomoj de la du unuaj estus Cerero k Palado, ne Cerezo k Palaso. Komparu itala Cerere k Pallade.

itala ebla Eo
Cerere Cerero
Pallade Palado
Giunono Junono (same kiel tie ĉi)
Vesta Vesto (same)
Astrea Astreo
Ebe Hebo?
Iride Irido
Flora Floro
Metide Metido
Igea Higeo? Hiĝeo?

66.27.205.12 11:15, 16. Nov 2005 (UTC)

(Mi ja konscias, ke la komento afiŝiĝis antaŭ multe da jaroj.) Mi opinias, ke ĉe asteroidoj kaj ĉielobjektoj ĝenerale oni respektu la jam kutimajn esperantigojn de la respektivaj mitologiaj nomoj. Prilaborante kaj plivastigante la artikolon, mi nun klopodos ankaŭ aparte atenti pri la esperantigoj. Amike, --WinstonSmith 09:51, 16. Jun 2010 (UTC)
Vi ja rajtas, sed bonvolu enkonduki novajn nomformojn nur en tekstoj kiujn vi mem verkas dekomence. Mi forte protestos, se vi ekz. ŝanĝos la nomon Cereso. Tiu artikolo, kun la titolo, restas plejparte en la stato verkita de mi, kaj tie troviĝas ankaŭ konsideroj pri la formo de la nomo. --Surfo 16:22, 16. Jun 2010 (UTC)
Ŝajnas al mi, ke pri malemo al ŝanĝo de kutimaj nomformoj ni tute konsentas, kvankam la mallongeco de mia antaŭa komento estis eble iom miskompreniga pri tio. Certe mi neniam planis ŝanĝi jamajn nomojn. Mi celis ke, ĉe elekto de novaj nomoj, oni estu singardaj kontraŭ esperantigo per simpla kaj blinda aldono de fina -o, kaj male oni zorgu kontroli ĉu la dezirata nomo - almenaŭ en la mitologia senco - jam havas establiĝintan formon en Esperanto.
PS. Iom eksterteme, kial estu malsameco inter "propraj" kaj "aliies" tekstoj? Ja ĉiuj paĝoj en Vikipedio egalas, ĉar ili apartenas al la tuta komunumo, ne al la verkinto. Bonvolu protesti kontraŭ ŝanĝoj de la nomo Cereso en ies ajn artikoloj! :-) Amike, --WinstonSmith 16:59, 16. Jun 2010 (UTC)
Nu, mi certe esprimis min malklare. Mi ja scias pri la ĉies-eco de la artikoloj. Mi tamen lernis tre suspekteme rilati al certa tipo de ŝanĝomaniuloj, kiuj ne maloftas precipe en la esperanta Vikipedio. Tiuj koncentriĝas al amasa "korektado" de lingvaĵo aŭ terminologio de aliaj verkintoj (iam temas pri landnomoj, iam prezidanto-prezidento, foje nan-nano-preskaŭplanedo, ktp.) kaj ne multon verkas aŭ tradukas mem. Mi respektas la vortelekton de tiuj, kiuj mem kontribuis sufiĉe longan tekston kaj, tion farante, devis konscie pesi siajn terminojn kaj elekti iun alternativon (kaj krome ŝajnas regi la lingvon). Via "klopodo atenti pri la esperantigoj" aperis sub tia alarmiga listo de proponoj, ke mi vidis antaŭ mi ree timigan fantomon de aperontaj fuŝkorektoj. Mi vidis en la alarmiga listo unu artikoltitolon, pri kiu mi mem sciis sufiĉe multon, kaj tial volis atentigi, ke almenaŭ tiu vorto estis konscie elektita kaj ke la artikolo eĉ prezentis konsiderojn pri la termino. – Ni trankvile plulaboru. Amike --Surfo 19:42, 16. Jun 2010 (UTC)
Itale kaj ruse, oni prenas la genitivan el la latina aŭ greka, do Cerero, Palado. France, oni prenas la nominativon, do Cereso, Palaso. Sed eĉ ruse, oni prenas la nom-on por kelkaj ne-tro-fruaj objektoj, kiel Mimaso, Atlaso (ne Mimanto, Atlanto kiel la gigantoj). Angle, oni prenas la nom-on por la baza ovorto, sed la gen-on por la avorto k anvorto: Ceres, Pallas (Cereso, Palaso), sed Cererian, Palladian (Cerera, Cererano; Palada, Paladano). Zamenhof elektis jen unu, jen alian, ofte por eviti confuzon inter vortoj: do kaj helico kaj helikso, aŭ eĉ ne forlasis la gramatikan afikxon, ekzemple ĉe viruso. Ĉar cerero estas ero de cero, kaj palado estas ado de pali, eble la kutimaj vortoj Cereso kaj Palaso pli taŭgas. Kwamikagami 02:01, 20. Jun 2010 (UTC)

Ĉu ni diskutu la nomojn? Jen la plej grandaj, plej brilaj, aŭ alie interesantaj: Kwamikagami

Cereso
Palaso
Vesto
Higio (laŭ higieno)
Interamnio
Eŭropo
Davido (vere, Davidino)
Silvio
Cibelo
Eŭnomio
Junono
Ĥariklo
Eŭfrozino
Hektoro
Ĥirono
Tizbo
Bambergo
Fortuno
Heraklino ("Herkulino")
Paciencio (Pacienco?)
Doriso? Dorio? Dorido?
Ursulo
Kamilo
Eŭgenio
Irido ("Iriso" estus alia)
Amfitrito
Diotimo
Egerio
Aŭroro
Psiĥo
Eroso
Hebo
Melpomeno
Teŭtato (rusa Тевтат)
Floro
Metiso? Metido?
Naŭsikao
Ganimedo
Masalio
Dioreco
Astreo
Antiopo
Undino
Ĵuevao?
Kleopatro
Idao
Tuleo
Glaŭkeo? Glaŭko? Glaŭceo?
Brucio
Verito? Veritaso?
Hidalgo
Ikaro
Bakĥo
Faetono
Kastalio
Eŭreko
Apofo? Apofio?
Lutecio
Sivao?
Matildo
Gaspro
Geografo
Itokavo
Tetiso
Temiso
Kruinjo? Krujno?

Kaj la numero ? redakti

Por la astroj kies nomo estas tiu de mitologia persono aŭ estaĵo, ni reprenus la nomon senŝanĝe. Restas nur listi la diaĵojn kaj 'monstrojn' de ĉiuj religioj...(ni jam havas la genealogian arbon de la grekaj gedioj, nimfoj, muzoj...) Kiam estas la nomo de astronomo aŭ alia sciencisto, same estu la nomo neŝanĝata.

Pri la numero: en multaj vikioj la nomo de la malgrandaj planedoj estas antaŭita de ĝia numero (ekzemple: Plutono estas fakte 134340 Plutono, Cereso estas 1 Cereso, kaj Kvaoaro, precize 50000 Kvaoaro). Rimarku ke 2 Palaso, 1462 Zamenhof kaj 1421 Esperanto estas tiel ja notataj kun iliaj numeroj... ĉu oni faru redirektigilon ?

--Jean-François Clet 08:51, 21. Jun 2010 (UTC)

Eble ne ĉe la preskaŭplanedoj. Sed mi preferus ke ni uzu unu sistemon por ĉiuj, ne foje "X (asteroido)" k foje "# X". Kwamikagami 09:03, 21. Jun 2010 (UTC)

Povas ankaŭ esti demando pri la sekso: kutime la nomo de inaj homoj aŭ diaĵoj finiĝas per "a" (latina kutimo troenradikigita en niaj mensoj) : astro (neŭtra) ricevinte nomo de ulino povus fini per "o" anstataŭ a : 216 Kleopatra povus esti 216 Kleopatro ... (kiel oni faris pri natura satelito (Pazifaa -> Pazifao, Ioa -> Ioo...).

--Jean-François Clet 09:12, 21. Jun 2010 (UTC)

Jes, kompreneble, mi tute konsentas. Ni tradukas -us, -e, kaj aliajn gramatikajn afiksojn al -o, do kial ne -a. Kwamikagami 09:45, 21. Jun 2010 (UTC)

Propono de listo redakti

Jen esperantigitaj nomoj de 40 unuaj asteroidoj, kun ties malkovrdatoj. Ĉu pravas sisteme finigi ilin per "o" kiam temas pri propraj nomoj ? (mi ne scias kial, en la franca kaj aliaj lingvoj la asteroidoj havas ofte virinajn nomojn finiĝintaj per "a")

Ĉu estas trafa fari paĝon "Listo de asteroidoj" (atentu, ili estas pli ol ducent-mil) aŭ "navigilon" kiu permesus rapide trovi la nomon de asteroido laŭ ĝia numero ?

Mi opinias ja por la unua. Eble por la unua mil.[1] Kwamikagami 01:08, 29. Jun 2010 (UTC)

En la kategorio, povas esti distingataj:

la asteroido de la ĉefa zono
la terrenkontaj asteroidoj
la transneptunaj objektoj
la trojanaj asteroidoj...

--Jean-François Clet 20:23, 28. Jun 2010 (UTC)

Eŭfrosino aŭ Eŭfrozino (el la malnova greko: Εὐφροσύνη / Eufrosune : "la ĝojo") sed en la franca, la "s" inter 2 vokaloj sonas kiel "z". Francoj prononcas [øfroZIN]. Ĉu estas internacia ?
Vidu Eŭfrozino de Polack (estas ankaŭ la germana, angla, pola, k hungara formo kun [z]). Kwamikagami 16:39, 29. Jun 2010 (UTC)
Krom la dato, povas esti aliaj donitaĵoj : maso, duona grandakso, grandoj, ...
Pri asteroidaj donitaĵoj, en la ŝablono "kosma objekto" la ligilo "Spektrokaso" sendas al klasigo de steloj (ties temperaturo) . La spektra klaso de asteroido resendas al malsimila nocio, tiu de la ĥemia komponiĝo de ĝia surfaco... malvolvinda...
--Jean-François Clet 09:41, 29. Jun 2010 (UTC)
Do, ĉu ni movu Veston k Junonon? Kwamikagami 16:39, 29. Jun 2010 (UTC)
Mi trovis, ke la vortaro portugala-Esperanto de Tulio Flores enhavas multajn mitologiajn nomojn. Ekzemple, pri Eŭfrozino ĝi pravigas la ĉi-supran proponon pri "z"; male, pri Mnemosino ĝi subtenas la formon kun "s". Eble indas ankaŭ kontroli ĉu la aliaj mitologiaj nomoj estas samaj ĉi tie kaj en tiu vortaro. --WinstonSmith 19:04, 29. Jun 2010 (UTC)

Embrio de listo redakti

Ĝermeto de listo de la asteroidoj estas tie, almenaŭ la 100 200 unuaj. Restas 243 353 listendaj kosmaj ŝtonoj. Mi ne scias ĉu mi trovos tempon por tio: mia edzino furzas la plumbaĵojn kiam mi tro internetumas...

--- Jean-François Clet 20:53, 30. Jun 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Asteroido".