Diskuto:Bagelo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by פֿינצטערניש

Mi proponas plibonigitan nomon por ĉi-tiu paĝo. Anstataŭ "bagelo" mi proponas "aŝkenaza ringpano". La nomo "bagelo" ne ŝajnas al mi kiel priskriba al iu ajn kiu ne estas angla lingvano. —La komenton aldonis, sen subskribo, Billmania (diskuto • kontribuoj)

Ekzistas franca ironia diraĵo: "kial simpligi ĝin, kiam vi povas fari ĝin komplika?" --Dominik (diskuto) 06:08, 21 dec. 2019 (UTC)Reply
Nu, kion signifas 'aŝkenaza'? Kial ne diri 'historiecentrakajorienteŭropjuda ringpano'? פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 21:05, 21 dec. 2019 (UTC)Reply
Sed serioze: la vorto "bagelo" evidente venas ne el la angla sed el la jida. La hebrea vikipedio, kvankam ĝi nomas la manĝaĵon "כַּעַךְ", ankaŭ diras, ke ĝi konatiĝas en la hebrea kiel בֵּיְגְל aŭ בֵּיְגָּלֶה. Samtempe, la araba nomas ĝin "بايغل", bajgl, kaj la persa nomas ĝin "بِیگِل", bīgil. Eĉ la ĉina nomas ĝin 貝果, bèiguǒ! פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 21:27, 21 dec. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Bagelo".