Diskuto:Ballade de la féconductrice (filmo)

'féconductrice' ne ĝuste estas tradukebla al "kondukanta feino" (= fée conductrice) sed malkaŝenda estas ke la esprimo estas inventaĵo komprenebla ĉu kiel "kondukanta feino" ĉu kiel "fekundistino". Mi sugestas :
Ballade de la féconductrice (Balado de la "fekondukistino" vortluda titolo entenanta inventitan vorton 'féconductrice' ambigue elvokantan ĉu "fée conductrice" = "kondukanta feino" ĉu "fécondatrice" = "fekundistino")
Atentu :

  • konduti = se conduire
  • konduki = conduire (une voiture)
  • kondukti = conduire (le courant)

Arno Lagrange @ 09:44, 28. Okt 2008 (UTC)

Dankon, Arno, pro via interesiĝo pri tiu nekonata filmo de Laurent Boutonnat. Tute ne hazarde mi tradukis per "konduktanta feino" pro sceno kie ŝi elektrizas knabon - mi neniam pensis pri "fekundistino", kvankam vi iel pravas: la feino en alia sceno ludas rolon de akuŝantino... Dominik 10:03, 28. Okt 2008 (UTC)
    • Kara Arno, denove dankon pro viaj utilaj korektoj - mi tamen malaprobas la anstataŭigon de "nudo" per "nudulo" - "nudo" ja estas arta termino, kiun mi jam uzis en artikoloj dediĉitaj al pentristoj. Dominik 18:23, 28. Okt 2008 (UTC)
mi finfine ŝanĝis la tradukon de la titolo al: "Balado de la konduka feino", ĉar "féconductrice" ankaŭ pensigas pri la franca esprimo "fil conducteur" = "konduka fadeno", kio ja estas la feino en tiu filmo. Dominik 04:25, 29. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Ballade de la féconductrice (filmo)".