Diskuto:Birdumo

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by Lingvano in topic La vorto "birdumo"

ADLS-diskuto redakti

Proponita de Yekrats 14:31, 4. Jan 2008 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: Interesa artikolo, kaj laŭteme, kaj enhave. Iom mallonga kaj listeca ĉe la fino, sed eble iu ankoraŭ pliamplkesigos ĝin. Alaŭdo ۩ 15:08, 7. Jan 2008 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 10:12, 10. Jan 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detenas:
  • Komentoj:

Elektiĝis elstara la 12-an de januaro 2008‎ . --ThomasPusch (diskuto) 17:24, 13 sep. 2018 (UTC)Reply

La vorto "birdumo" redakti

La vorto "birdumo" troveblas nek en NPIV nek en ReVo, kaj apenau troveblas ekstervikipediaj uzoj de "birdumo" en la interreto. Ĉar "um" ne vere estas libere uzebla sufikso, sed sufikso kiu ĉefe estas uzata en kelkaj fiksitaj kunmetaĵoj, mi kontraŭas enkondukon de apenaŭ uzata kaj ne vortare registrita um-vorto en la Vikipedion. Anstataŭe ni simple uzu la multe pli klaran esprimon "birdorigardado". Kion opinias la aliaj? Marcos 19:39, 12. Jan 2008 (UTC)

Birdospektado aŭ birdoobservado! Rigardado estas infaneca kaj malpreciza vorto Petro Hata (diskuto) 10:57, 21 dec. 2018 (UTC)Reply

Kial ne birdobservado Lingvano (diskuto) 18:20, 7 jun. 2021 (UTC)Reply

Birdumo kaj birdorigardado redakti

Saluton. Mi konsentas la opinion de Marcos, sed klarigos kiel mi decidis uzi tiun vorton Birdumo. Mi tradukis la artikolon el la angla, kvankam mi ne sciis, ke ĝi estis proponita por Artikolo de la semajno, mi mem ne voĉdonis pro tiu nescio. Mi sube kopias la kialon el la artikolo mem: estas du malsamaj aktivadoj, tre similaj, sed sufiĉe diferencaj. En la angla oni uzas vorton "birding" tre tre populara, en mia hispana ne ekzistas simila vorto, sed tiu estas la avantaĝo de Esperanto. Se oni ne uzas ĝin, ni malprofitas nian lingvon. En la hispana ekzemple ja ekzistas nova vorto de la lasta kvarono de la 20-a jarcento "pajarero", kiel nia birdumanto; do la lingvoj adaptiĝas al tio ĉi. La problemo ne estas ke la lingvo malakceptu tion, la problemo estas ke temas pri tute nova realaĵo. Ni adaptiĝu al tio. Mi opinias, ke pli dubinda estas la traduko de pli suba koncepto kiel Nervumado el twitching, pro tio mi jam ne estas tiom certa.

Birdumantoj tre ofte diferencigas sin el birdorigardantoj. La distingo inter Birdumo kaj birdorigardado baziĝas sur dediĉo aŭ intenseco. Ĝenerale mempriskribitaj birdumantoj koncentriĝas plie ĉe trovo kaj studo de birdoj ol ĉe ĝenerala observado, kaj klopodas ekscii pri detaloj kiel plumoŝanĝado, distribuado, migrado kaj medio. Dediĉitaj birdumantoj klopodas investi plie en optika ilaro kiel teleskopoj kaj povas veturi malproksimen, dum birdorigardantoj agadas pli limigite eble ĉe lokaj naturaj rezervejoj, propraj ĝardenoj aŭ kiel feria hobio kaj investas malplie en optika ilaro.

--kani 14:20, 13. Jan 2008 (UTC)

Mi dubas ke pro tio necesas du apartaj vortoj. Se je, oni verŝajne devus krei du apartajn vortojn por la plej multaj hobioj. Ekz-e, oni tiam povus enkonduki "ŝakumantoj" por seriozaj ŝakludantoj, kiuj praktikas kun ŝakkomputilo, ludas en ŝakklubo ktp, kaj diferencigas sin de fojfojaj ŝakludantoj. Sed laŭ mi vere estus troigo krei apartajn vortojn por tiaj pli seriozaj hobiistoj.
Eĉ se la angla per apartaj vortoj distingas inter la pli seriozaj kaj la malpli seriozaj birdorigardantoj, Esperanto ne bezonas kopii tion. Ja ĉiu lingvo evoluigas iom apartajn nuancojn. En esperanto, ni povas paroli pri la diferenco peruzo de priskribaj adjektivoj, ekz-e "dediĉita birdorigardanto", "serioza birdorigardanto", "detalema birdorigardanto" ktp kompare al "nedediĉita birdorigardanto", "fojfoja birdorigardanto" ktp. Aldone, dividi la birdorigardantojn en du grupojn laŭ la du vortoj "birdumantoj" kaj "birdorigardantoj" kaŝus la fakton, ke multaj birdorigardantoj troviĝas ie ĉe la limo inter la du grupoj, do ne vere estus kategoriigeblaj.
Do mi daŭre opinias ke ni ŝanĝu la titolon al "Birdorigardado". Marcos 23:36, 14. Jan 2008 (UTC)
Mi jam klarigis mian opinion kaj komprenas tiun malan supre klarigitan. Alia decidu, ne mi. Se oni ŝanĝas la nomon de la artikolo, bv ŝanĝi kio estos bezonata ene de la artikolo, krom la fakto, ke estas en aliaj artikoloj ligoj al birdumo. Ĝis. --kani 19:31, 15. Jan 2008 (UTC)
Mi opinias ke la ĉapitro "birdumo kaj birdorigardado" estu klarigo pri distingo inter vortoj "Birding" kaj "birdwatching" en reala uzato en Usono kaj Britio... ne pri fikcia distingo en Esperanto. - Ryoho 16:33, 14. Sep 2008 (UTC)

Kial ne birdoobservado? Rigardi kaj observi estas malsamaj (minimume laŭgrade) aferoj. Tamen mi ne lasas dormon pro la demando. Petro Hata (diskuto) 09:42, 19 dec. 2018 (UTC)Reply

Vikipedia artikolo de la semajno (ADLS) redakti

La artikolo estis vikipedia artikolo de la semajno en la 3-a kaj 4-a semajno de 2008 kaj reprezentiĝis en la 15-a semajno de 2018. Mi kontribuas artikolojn pri la akvejoj Laguna del Mort nordoriente de la Laguno de Venecio, pri Lago Pergusa kaj Laguno de Orbetello en Italio, ankoraŭ pri marbirdumo kaj pri la klifaro Flamborough Head en Anglio, kaj ĝustigas titolojn al la tekstoj ora parulio, al Gereĉe kaj Nacia Parko Hortobágy en Hungario kaj al Nacia Parko Stelvio en Sud-Tirolo. Laŭ mi tamen daŭre restas tro da ruĝaj ligiloj en la teksto. --ThomasPusch (diskuto) 17:23, 10 apr. 2018 (UTC)Reply

PS: Jen ankoraŭ tekstoj Salejo de Margerita de Savojo kaj Natura rezervejo lago de Posta Fibreno en Italio, kaj Broome en Aŭstralio. ThomasPusch (diskuto) 10:30, 14 apr. 2018 (UTC)Reply

Birdo-observado, birdospektado. redakti

Birdorigardado ŝajnas al mi infaneca vorto, observi estas fundamenta, do: birdoobservado nepre taŭgas. Observi estas serioza afero Spektado ankaŭ eblas. Birdumo aŭ birdumado alportas nenion novan, nur estas koncizaj. Petro Hata (diskuto) 09:56, 19 dec. 2018 (UTC)Reply

"tele multaj" redakti

Kio estas intencita per "tele multaj" en la lasta frazo de la unua alineo? --Marcos (diskuto) 17:13, 20 dec. 2018 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Birdumo".