Diskuto:Bivakĉapo

Kio estas haŭbo? La vorto ne estas en PIV (2002)--Verdulo 19:50, 8. Aŭg 2007 (UTC)

La vorto apenaŭ ekzistas. Ĝi estas okaza, malbonŝanca elpensaĵo de iu vikipediisto. Eĉ nun, post kvinjara ekzistado de la artikolo, ĝi estas uzata nur en kopioj de ĉi tiu artikolo aŭ en vortlistoj, kies fonto evidente estas ĉi tiu artikolo. Nepras ŝanĝi la artikoltitolon kaj simple forĵeti la vorton "haŭbo". Pli bonaj vortoj estus almenaŭ lankasko, skimasko kaj maskoĉapo, eĉ vizaĝkaŝilo, aŭ bivakĉapo, kiu jam troviĝas en la artikolo. Eblus pensi ankaŭ pri io derivita de kapuĉo. Mi ŝanĝos, kiam mi revenos al la artikolo. --Surfo 14:51, 4 Nov. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Bivakĉapo".