La nomo "Ŭulong-Teo" estas problema. Unue tia uzo de "Ŭ" vortkomence estas kontraŭ-Fundamenta kaj tre nekutima en Esperanto. Due ŝajnas klare preferinde uzi bluverda teoduonverda teo en Esperanto - kiel la normalan kaj bazan nomon de tia teo (kiun mi cetere tre ŝatas...). Oni tamen certe menciu la nomon "Oolong" (en ties diversaj skriboformoj) en la klarigoj.

Krome ŝajnas al mi, ke la tuta klarigo estu parto de la artikolo pri teo. Tie oni povas klarigi pri verda teo, nigra teo, bluverda teo, blanka teo, kaj pri aliaj tespecoj.

Ĉu mi pravas?

Bertilo WENNERGREN

Reiri al la paĝo "Blua teo".