Diskuto:Bodenlago

Latest comment: antaŭ 2 jaroj by 2A02:908:198:D1E0:EDBC:E60C:B577:AD46 in topic Bodenlago estas pli korekta ol "Konstanca Lago"

Bodenlago estas pli korekta ol "Konstanca Lago" redakti

La lago situas komplete en germanlingva areo kaj la germanlingva nomo estas "Bodensee". Regule la loka nomo estu la bazo de la esperantigo, pro tio la esperanta nomo "Bodenlago" estas korekta. Ankaŭ en la nederlanda la nomo de tiu lago estas "Bodenmeer", la svedoj diras "Bodensjö(n)", la finnoj "Bodenjärvi", la rusoj "Боденское озеро" (bodenskoje ozero), kaj eĉ la japanoj diras ボーデン湖 "Bōden-ko" kaj la ĉinoj 博登湖 "Bódēng-hó". (En la Interviki-ligiloj oni povas vidi ankoraŭ plimultaj formoj kun "Boden-".)

La esperanta formo "Konstanca Lago" estas tute neregula riverenco antaŭ la angla kaj franca lingvoj, kiuj uzas tian alian nomon.
Mi scias ke la neregula esperanta nomo estas jam pli disvastiĝinta ol la regula nomo - tamen mi opinias ke indas disvastigi regulajn nomojn kaj proponas de renomi tiun artikolon en Bodenlago.

Mi faris tiun proponon antaŭ 6 semajnoj en la diskutpaĝo de "Konstanca Lago" kaj neniu kontraŭis. Nun mi alinomis la artikolon en "Bodenlago".
--Algoviano 17:30, 17. Jun 2007 (UTC)

Hieraŭ mi hazarde pasis tiun-ĉi paĝon, kaj unuarigarde mi iom ŝokiĝis: De mia 12-a vivojaro, de kiam mi ĉiutage parolas Esperanton (kaj iam dum 8 jaroj estis oficeja direktoro de GEA kaj GEJ, ĉiutage aŭdante pri geografiaj nomoj de Germanio en Esperanto), mi neniam vidis la vorton "Bodenlago", sed kompreneble plurmilfoje "Konstanca Lago"... Neniu el miaj vortaroj konas tian vorton, neniu presita esperanta teksto ĉe mi mencias ĝin, kaj Guglo havas 60 trafojn por "Bodenlago" - inkluzive de la ankoraŭ relative freŝaj vikipediaj ŝanĝoj de Algoviano - kaj 1120 por "Konstanca Lago". Iom la vorto unuarigarde rememorigis al mi la serĉan pseŭdoproponon de Thomas Bormann en la revueto "GEJ-Gazeto" de la okdekaj jaroj, interŝanĝi la 'malnacian latinismon' "Germanio" per la 'naciece pura' esperanta vorto "Dojĉlando"...

Sed post la unua ŝokiĝo, mi duarigarde povas tamen kompreni kaj sekvi la argumentadon, kaj je tria rigardo la novismo estas tute en ordo por mi.

ThomasPusch 05:35, 11. Sep 2007 (UTC)


Fakte Bodenlago estas akceptebla modifo (aŭ eventuale ja devus esti Bodanlago - ĉar efektive la nomo ne havas rilaton kun la germana vorto "Boden" (planko) sed venas de la origina nomo de la lago "Bodan". Amike Didi Weimdann 2007-10-28 - 03.00

Se eĉ mi simpatius al la formo Bodenlago: Vikipedio dokumentu, ne inventu. Per la sama argumento kiun vi uzas por enkonduki la formon Bodenlago mi nun povus ŝanĝi la kapvortojn de la landaj artikoloj, do Germanio al Dojĉlando, Hungario al Madjarorsago, Ĉinujo al Ĉunggŭo ktp. Eble iam tiaj ŝanĝiĝoj en Esperantujo okazos. Sed ili aktuale ne aperu en la esperantlingva vikipedio. Tiu estas encikopedio, kiu servu faktojn, ne dezirojn. 2A02:908:198:D1E0:EDBC:E60C:B577:AD46 20:26, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Mankas informoj pri Esperanto je Bodenlago redakti

Ĉu ne troviĝas/-is iu esperantoklubo, zeo aŭ esperantorilata historiaĵo en iu ajn municipo situanta je la lago? 2A02:908:198:D1E0:EDBC:E60C:B577:AD46 19:35, 18 aŭg. 2021 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Bodenlago".