Diskuto:Bolŝeviko

(Alidirektita el Diskuto:Bolŝevisto)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

El la teksto mi elprenis: (aŭ laŭ la nazia propagando ofte bolŝevistoj) - mi ne scias kial la skribinto venis al ĉi konkludo. Bolschewist estas simple la asimilita formo en la germana, same kiel bolŝevisto en Esperanto, kaj ne estas surprize se homoj emas uzi tian formon. Kvankam ĉe la ekesto tiu ĉi vorto estus tradukebla per plimultulo, jam baldaŭ al ĝi ligiĝis forta asociiĝo kun politika-ideologia ismo. Fakto tamen estas; la nazioj ŝatis nek bolŝevikojn nek bolŝevistojn. Cetere kiu volas ekscii kiel fartas la lastaj bolŝevistoj klaku ĉi tie! Montanesko 21:42, 7. Feb 2005 (UTC)

Kvankam ofte homoj ekparolantaj Esperanton simple prenas vortojn el sia denaska lingvo kaj aldonas "-o"- aŭ plurale "-oj"-finaĵojn, ĉi-tie la vorton Большевики (Bol’ševiki [bəlʲʂɨvʲɪˈki] "plimultuloj") aŭ eble ankaŭ la germanan asimilitan formon Bolschewiken (alternativa formo al Bolschewisten, kiu germanlingve sonas ankoraŭ pli fidela al la rusa originalo), tamen Esperanto ne funkcias tiel ke oni simple aldonas -o-finaĵon al iu ajn vorto de nacia lingvo kaj atendas ke tiu vorto estas esperantlingva ... eĉ la fama 15-a regulo de Zamenhofo nur celas inventi vortojn por tiuj konceptoj, por kiuj ankoraŭ ne fiksiĝis esperantlingva vorto, do en kazo de dubo nececesas rigardi en vortaron. La plej renoma esperanta vortaro PIV (jen en la eldono de 2020, sed antaŭaj eldonoj havis saman informon) klare informas, ke "bolŝevist/o" estas "adepto de bolŝevismo". Kaj "bolŝeviko"??? "Neniom da trafoj". Esperantlingva vorto "bolŝeviko" ne ekzistas. La germana lingvo povas gaje havi du formojn Bolschewiken kaj Bolschewisten, kiujn eblas uzi laŭplaĉe kaj interŝanĝe, sed Esperanto ne estas tia lingvo. Se estus alie, mi proponus ankoraŭ trian, alternativan vorton "BolŝeviCo" laŭ la ĉeĥa formo Bolševici [Bolŝevici] kaj la pola Bolszewicy [Bolŝevici] - tiam ni povus paralele redakti tri vikipediajn artikolojn pri la ideologio, sub titoloj "Bolŝevismo", "Bolŝevikismo" kaj "Bolŝevicismo"... Kompreneble ne. En Esperanto la vorto por la adeptoj de tiu ideologio estas "Bolŝevistoj", ne-grave kiun formon uzas la gepatra lingvo. Mi kun referenco al PIV alinomos la artikolon al titolo "Bolŝevisto", ĉar alikaze homoj ekuzas la inventitan vorton kun referenco al - - - Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 20:15, 9 jun. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Bolŝeviko".