Diskuto:Brazilaj heredaj provincoj

Traduko de "Capitania". redakti

Laŭ vortaro PT-EO de Allan Kardec Afonso Costa, "capitania" en Esperanto estas "kolonia teritorio", "kapitanujo" aŭ "kapitanlando". Ankaŭ ĝi montras vorton "kapitaneco" kiu signifas "capitania"(posto de capitão). Mi ja ne estas fakulo pri tradukoj, pro tio mi ĉi tie skribis kelkajn sugestojn helpeme.

Golbery [Goŭberi'] 20:44, 13. Mar 2007 (UTC)

La vortaro de Allan Costa estas por komencantoj, sekve nefidinda, ne por malkompetenco de sro Costa, sed pro la sia celo mem. Mi pensas ke li kaj siaj kunuloj ne tre pensis pri la afero. "Kolonia teritorio" estas tro ĝenerala, "kapitanujo" estas ujo de kapitano, sekve povas esti kabino en ŝipo kie kapitano restas, povas estis fortikaĵo komandata de kapitano, ktp. eĉ hereda provinco. Kapitanlando estas pli bona, mi metos ĝin en artikolo, sed al kiu ne konas brazila historio, neniu signifus. Iu ajn, eĉ en Ĉinio, kiu legas titolon "brazila hereda provinco" tuj komprenos la temon de la artikolo. Roberto 11:40, 14. Mar 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Brazilaj heredaj provincoj".