Mi ne retrovas la lokon kie iu menciis pri la dezirindo iel kombini Vikipedion kun ĝia Vortaro. Ja plej multaj enciklopedioj estas samtempe vortaroj, aŭ almenaŭ enciklopediaj vortaroj. Kion fari per tiuj vortoj kiuj ne aperas en PIV aŭ, des pli grave, aperas en ĝi mise kaj fuŝe (aŭ muse kaj fiŝe)? - jc (se iu scias kiel fari tion, bv ŝovi ĉi tion en la taŭgan diskutujon)

Eble vi aludas la komenton en Vikipediista diskuto:Jorge CAMACHO. Mi ne scias, kiu estus la ĝusta loko por tia diskuto. Ĉu la plej multaj enciklopedioj estas samtempe vortaroj? Eble ne, sed la plej multaj modernaj vortaroj enhavas iom da enciklopediaj informoj. (En moderna vortaro oni trovas la vorton "Francio" kaj mencion pri ĝia ĉefurbo. En malnova angla vortaro eĉ la kapvorto "France" mankas; nur la adjektivo "French" enestas.) Lingvano 10:18, 21. Mar 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Buŝi".