Diskuto:Château Lynch-Bages

Thomas: mi ege malŝatas tro rapidajn ŝanĝantojn. Ĉu vi ne posedas horloĝon kaj paciencon? Bv. ne klarigi al mi, ke oni povus fari la tradukon kaj konservadon pli elegante.--Hans 12:51, 24. Apr 2008 (UTC)

Artikoletoj kun ekskluzive alilingva enteno estas konsiderataj kiel vandalismo kaj tuj forigendaj. Aŭ la kreanto kreas artikolon en Esperanto, eĉ tre malgrandan aŭ fuŝan (mi volonte korektos ĝin), aŭ li simple detenas sin de iu ajn redakto. Ĉiukaze, li ne kreu paĝon en fremda lingvo por traduki ĝin poste, ĉar tio estas sensenca. Li uzu anstataŭe la "antaŭrigardu"-ilon. Dankas vin Thomas Guibal 13:11, 24. Apr 2008 (UTC)

Kio signifas "barriques"? -- Yekrats 14:47, 24. Apr 2008 (UTC)

Ĝi estas malofta franca vorto por "barelo". Mi ne scias, kial la vorto restis en la esperanta artikolo, despli kiel ruĝa ligilo. Thomas Guibal 15:10, 24. Apr 2008 (UTC)

Thomas: Pri barrique: Mi simple eraris (streĉo). En tia kazo bv. simple fari korekton.

Pri via unua kritiko: 1. Mi estis petanta vin, "NE klarigi al mi, ke oni povus fari la tradukon kaj konservadon pli elegante". Vi ignoris mian peton kaj tamen docentis. 2. Vi skribis:Artikoletoj kun ekskluzive alilingva enteno estas konsiderataj kiel vandalismo kaj tuj forigendaj.

Vi malpravas. Bv. legi la regulojn pri forigendaj artikoloj zorgeme. Tie vi povas legi:

trihora tempolimo redakti

  • senfrazaj artikoloj, kiuj havas nur titolon kaj eble prezentas nuran bildon
  • unu-dufrazaj neenciklopediaĵoj (tio estas, verŝajne ne troviĝas en la hejmaj enciklopedioj, aliaj vikipedioj, libroj)
  • fremdlingvaj (ne esperantolingvaj) artikoloj - se neniu ektradukas ilin

Do logike la lasta ne estas difinita kiel vandalismo.

Mi estas tre malkontenta: Unue vi metis vian formalecon super ĝentilecon, amikecon, malgraŭ miaj tiurilataj petoj. Due vi fuŝuzis la martelon de forigo jam dum la malmultaj minutoj dum kiuj mi ankoraŭ estis laboranta pri la artikolo (ektradukis). Kiel administranto vi devus koni la regulojn. --Hans 14:15, 26. Apr 2008 (UTC)

Saluton Hans, mi hazarde ĵus trovis kaj legis vian respondon. Vi pravas, ke ne necesas koleriĝi : ni iom trankviliĝu kaj diskutu.
Ĉu vi fakte estis la originala kreinto de la forigita versio de la artikolo ? Se mi rememoras korekte, la kreinto estis IP-adreso, do mi ne povis scii, ke vi estis la verkinto. Kaze, ke mi scius tion, mi verŝajne ne havus la saman reakcion, ĉar tia kreado fare de sperta vikipediisto kompreneble aperus al mi kiel provizora versio, dum la sama kreado fare de anonimulo estas suspektinda kaj similas al la dekoj da diverspecaj fuŝaĵoj, kiujn mi devas forigi ĉiusemajne. Per la forigo, mi do ne celis ataki vin aŭ alian vikipediiston persone : ĝi aperis al mi kiel tute banala formalaĵo, kaj ne eĉ dum unu sekundo mi dubis, ke la forigo povus esti problema.
Surbaze de la supra paragrafo, nun provu imagi mian tujan impreson, kiam mi legis vian unuan, sufiĉe brutalan mesaĝon ("ĉu vi ne havas horloĝon", ktp...). Konsiderante, ke mi jam antaŭ nelonge spertis alian malmildan kaj iomete maljustan kritikon el vi (pri la forigpropono de Schleuse Liebenwalde), mi konfesas, ke mi simple furioziĝis, kaj do faris al vi tre akran respondon.
Ja ekzistas la trihora tempolimo, kiun vi tute prave menciis. Mi ne atentis pri tio, kaj verŝajne forigis la artikolon antaŭ tri horoj. La "reguloj" por forigendaj artikoloj praktike estas nur konsil-gvidiloj por administrantoj : miaopinie por ĉiutaga administranta laboro plivole reĝas iniciatemo kaj sagaceco. Mi tamen ne kontestas, ke pro manko de informo mi faris eraron tiukaze.
Mi esperas per tiu ĉi mesaĝo solvi la miskomprenon pri la tuta afero. Kore, Thomas Guibal 17:06, 10. Maj 2008 (UTC)
"verŝajne forigis la artikolon antaŭ tri horoj."

Vi interagis jam dum mia ektraduko. Iam neklara estas por mi la "historio" de la artikolo, en kiu mi ne trovas la fremdlingvan version. Laŭ tempostampoj: unua versio 12:49, mia plendo/peto 12:51, ... La unua versio portas mian Nomon, ne IP. Ĉu ekzistis versio antaŭ la versio de 12:49 ?

Mi estis antaŭjuĝigita per antaŭaj fortaj kritikoj. Eble ankaŭ vi estis antaŭjuĝigita per viaj spertoj pri vandaloj kaj fuŝhaĵoj. Mi esperas ĝenerale (do ne speciale de vi) plian paciencon kaj toleremon en la vikipedio.

Estus avantaĝa, se ni havus du ilojn en la vikipedio:

  • pli komfortan eblecon meti duonpretan tekston rapide en apartan ujon "malneto".
 Mi rimarkas, ke ne nur mi konservas tro ofte, antaŭ la afero estas vere preta.  
  • programeron, kiu memorigas onin pri intencata ago post certa tempo, kiu do iom aŭtomatigas la

paciencon.

al paca estonto! --Hans 14:33, 12. Maj 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Château Lynch-Bages".