Diskuto:Chobotnice z II. patra

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Kion signifas la titolo? Tie chi ne estas cs.wikipedia.org sed eo.wikipedia.org. La chefindiko (do montrataj je la paghokomenco) de artikolo do estu en E-o; komparu: Ne "Москва́" sed "Moskvo", ne "北京" sed "Pekino", ne "ירושלים" au "القدس" sed "Jerusalemo". --sen subskribo notis anonimulo

Filmoj estas ĉi tie en devena nomo. Rigardu ekz. Der Schatz im Silbersee, ĉiujn anglalingvajn titolojn de filmoj aŭ serĉu en Kategorio:Filmoj. Al tiaj ĉi nomoj estas alidirektiloj en Esperanto, se la nomoj estas tradukeblaj. --Petr Tomasovsky 06:17, 12. Aŭg 2007 (UTC)

Por eviti spacorabajn paralelajhojn: vd. diskuto pri "Luci, hororo de la strato". --sen subskribo notis anonimulo

Malgraŭ multaj vortoj tie notitaj: Petr principe pravas, kaj la anonimulo ne. Estas diferenco inter mondgrava ĉefurbo, kies esperanta nomo notiĝas en ĉiu pli grava vortaro, kaj efemera televida filmo, kies esperanta nomo NE notiĝas en ĉiu pli grava vortaro. Tamen kompreneblas ankaŭ la ideo de la anonimulo: tiu televida serio oficiale estis dulingve produktita, sed krom la pli ofte konlaborintaj produktaj stacioj Ĉeĥa televido en ĈSSR kaj WDR en okcidenta Germanio ĉi foje ankaŭ kunlaboris stacioj de Svislando, Aŭstrio kaj Francio (laŭ iuj fontoj eĉ ankoraŭ la portugala televido), kaj nur pro hazardo la franca (kaj eventuale portugala) filmtitolo ne konsideriĝas ankaŭ oficiala. Kun tri (aŭ kvar) oficialaj lingvoj, jam la nomigo iĝus komplika, kaj tiam "neŭtrala" esperanta titolo povus esti bona elturniĝo. Tamen: la ĉeĥa kaj germana titoloj estas oficialaj, kaj esperanta titolo nur estus arbitre elpensita de iu vikipedia uzanto, kaj fakte en sekundoj ŝanĝeblus en enciklopedio de ĉiu redaktebla. Tial, sen oficiala partopreno en la produktado, titolo esperanta aŭ hispana, litova aŭ svahila restos dubinda. ThomasPusch (diskuto) 23:20, 7 feb. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Chobotnice z II. patra".