Diskuto:Cirila transliterumo de Esperanto

Kara, vi estas nova kontribuanto, bonvenon. Mi hazarde vidis vian artikolon pri "kirilada alfabeto". Bedaŭrinde via lingvokapablo ankoraŭ estas relative malbona, do prefere vi unue lernu ankoraŭ iomete la lingvon antaŭ ol verki artikolojn por Vikipedio. Krome bv. krei vian vikipediistan paĝon por ne resti anonima por la aliaj. La vorto kirilada cetere ne ekzistas en Esperanto, sed cirila, kaj pri cirila alfabeto jam ekzistas artikolo!--Diddi 07:03, 2. Jun 2006 (UTC)

Jes jam ekzistas simila artikolo.Roberto 21:13, 4. Jun 2006 (UTC)


Kara, vi jam multe laboris pri via artikolo, sed se vi ne regas la lingvon, ĝi ja ne fariĝas pli bona. Minimume lernu la akuzativon!

Mi rezignas pri la provo korekti ion, ĉar mi konsideras la tutan artikolon nenecesa (vd. mian antaŭan komenton, kiun vi ignoras).

Komprenu bone, vi nepre daŭrigu vian kunlaboron en Vikipedio, tamen kontentiga lingva nivelo simple necesas. Amike--Diddi 12:24, 5. Jun 2006 (UTC)

Reiri al la paĝo "Cirila transliterumo de Esperanto".