Diskuto:Cirilo de Aleksandrio

(Alidirektita el Diskuto:Cirilo el Aleksandrio)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch in topic Alinomado

Alinomado redakti

Oni proponas alinomi la artikolon «Cirilo de Aleksandrio» al «Cirilo el Aleksandrio». Kialo: konforme al multe aliaj sanktuloj,

  Kontraŭ: - Nu, ekzistas multaj sanktuloj "el", sed ekzistas multege pli sanktuloj "de". Ne ĉiam oni scias ĉu "el" vere bonas. Mi plene subtenas jenan citon de Lingvano el Diskuto:Tomaso de Akvino:
 
 Mi preferus Tomaso de Akvino, ĉar estas pli simple kaj regule ĉiam uzi de en tiaj nomoj anstataŭ uzi miksaĵon el de kaj el, tiel ke oni neniam povus memori, kiun oni devus uzi en kiu nomo. Mi pensas, ke oni pli ofte nomas sanktulojn laŭ la loko, en kiu ili aktivis, ol la loko, de kie ili venis, sed de estas sufiĉe ĝenerala por funkcii en ĉiuj okazoj. Simila diskuto jam okazis: Diskuto:Hildegard de Bingen
Sincere, Moldur (diskuto) 22:32, 3 dec. 2020 (UTC)Reply
Rigardu ĉe Kategorio:Sanktuloj. Nur rigardante la komencliterojn A - E, mi nombras 2 "el", sed 17 "de". - Moldur (diskuto) 22:34, 3 dec. 2020 (UTC)Reply
Estimata administranto. Mi bedaŭras ke mi ne vidis vian rimarbon pli frue, sed neniam tro malfrue por bone fari, pardonu al mi. Mi devas diri, ke la ŝanĝo de "de" al "el" ne estas mia persona sento. Mi vidis en la diskutpaĝo pri Gregorio de Nyssa [1] , ke "el" prefereblas kiam konsideratas la urbo aŭ la region el kie naskiĝs la homo, kaj de kiam konsideratas la urbo aŭ la regiono kie oficiis la homo. Mi pensis,ke estas pli precize diferencigi certajn kazojn, do uzi ĉi-tie pri Cirilo el Aleksandrio la prepozicion "el". Estus iu kazo, laŭ kiu Esperanto povas esti pli preciza ol aliaj lingvoj, pri kiuj la prepozicio "de" rilatas al iuj ajn kazoj. Mi ne do intensis ŝanĝi sisteme ĉiuj "de" al "el". Amike.--DidCORN (diskuto) 07:53, 11 dec. 2020 (UTC)Reply
@DidCORN kaj Moldur: Ni konsentas ke la vorteto "de" estas pli ĝenerala, malpli specifa, kaj "el" signas iun homon kiu (frue) en sia vivo migris el iu regiono al alia, kaj la vorteto "el" signas ke li havas iujn (kulturajn, lingvajn, eble familiajn ..) radikojn en la origina regiono (eble nur nomo aŭ la tomboj de iuj prapatroj). Pri Cirilo klaras ke li naskiĝis, vivis, laboris kaj mortis en Aleksandrio, kaj, kiel eĉ indikas vikidatumoj, estis "patriarko de Aleksandrio (412–444)", ne iu "patriarko el Aleksandrio en eksterlando". Do la vorteto "el" fakte ne estas pliĝustigo, kvankam ĝi formale estas ne malĝusta alternativo, tre akcentante la naskiĝon. Sed la problemo, pri kiu certe ĝeniĝas Moldur, en la harfenda divido al "sanktuloj de" kaj "sanktuloj el" estas, ke ne ĉiuj vikipedianoj estas teologoj, eĉ ne ĉiuj estas praktikantaj katolikoj tre atentaj pri sanktulaj festotagoj, eĉ multaj entute ne estas kristanoj. Do por tiuj tre komplikas ĉiam memori ĉu nomo estas "Tomaso el Akvino" aŭ "Tomaso de Akvino", "Hildegard el Bingen aŭ" Hildegard de Bingen, "Cirilo el Aleksandrio" aŭ "Cirilo de Aleksandrio". Didcorn pravas ke estas iuj kazoj "laŭ kiu Esperanto povas esti pli preciza ol aliaj lingvoj, pri kiuj la prepozicio "de" rilatas al iuj ajn kazoj". Sed la decida demando estas, ĉu saĝas eluzi ĉiun plejprecizecon: mi konvinkiĝas ke la aliaj lingvoj tute intence elektis vortumon, en kiu "la prepozicio "de" rilatas al iuj ajn kazoj" kaj mi alvokas, ke ni faru same. Tial mi provizore malfaras la sanĝon de "de" al "el". Aparte en tiu ĉi kazo la argumentado pri la ŝanĝo ne konvinkas. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 24 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Cirilo de Aleksandrio".