Da-i-mio? Ĉu vere? Ĉu ne pli taŭga formo estus dajmio? Bab 22:27, 12. Mar 2006 (UTC)

Vere, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro estas da-i-mi-o. Mi mem estas lernanto de japana lingvo ekde pli ol dek jaroj kaj mi ne plaĉas ĉi tion anstataŭ daimjo, sed ... PIV havas aŭtoritaton. haniball 21:14 13. Mar 2006

Kio donas al PIV nepran aŭtoritaton? Ke ĝi estas la plej granda vortaro trovebla?
Kompreneble, ni bezonas ian bazon, alikaze la Vikipedio forfluus ĉiujdirekten.
Tamen, ni uzu PIV prudente. Se la kompilintoj de PIV faris eraron, mi ne vidas kialon por blinde kopii ĝin.
(Sciatas ke PIV enhavas erarojn. Bertilo WENNERGREN publikis liston de tiuj en sia retpaĝo.) Bab 20:35, 13. Mar 2006 (UTC)
Konsekvence ni diskutu pri plejbona enesperantigo de 大名(だいみょう).
Tio havas kvar moraojn laŭ kutima japana prononco: da-i-mjō. 大=dai,
名=mjō, ĉiufoje du moraoj. Ĉar mi proponas novan version: da-i-mjo-o.
Ĉu tio estas konsentebla? haniball 00:28, 14. Mar 2006
Postskribo: troviĝas du vikipaĝoj kun "daimio" kaj du uzante "daimjo",
sed nenio kun "dajmio" aŭ "dajmjo". Mirinde mi ne trovis ĉi tiun paĝon nek
japana lingvo-paĝon, kie "daimio" nepre estas uzata, per "serĉu"...

André Cherpillod proponas dajmjo en NePIVaj vortoj - listo de 6800 vortoj ne troviĝantaj en la PIV el kiuj kelkaj povas esti utilaj / André Cherpillod. Courgenard: Eld. de la aŭtoro 1988, 179 p. Kio do estas la "ĝusta" formo? Helga Schneider 20:03, 7. Sep 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Daimio".