Respondo de akademiano Bertilo al mia demando:

> Ĉu vi konsilus renomi la artikolojn al Datumo kaj Datumbazo?

Jes.

Tamen lau mia impreso preskau chiuj uzas "datumoj" (kun J) por tio, kion la Komputada Leksikono nomas "datumo" (sen J), kaj "datumo" por tio, kion KL nomas "datumano".

Amike,

-- Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Yves Nevelsteen 07:07, 4. Dec 2006 (UTC)

Tio kreas en mi multajn demandojn:

Klarigo ne estas donita, krom la vorto "jes" de Bertilo (kiun mi cetere alte estimas). Li per ĝi kvazaŭ deklaras militeton kontraŭ PIV, des pli kreskas la demando "kial?".

Persona noto: Se io dependus de mi, mi preferus "dato". La vorto povus esti pluuzata ankaŭ por la ĝisnuna signifo, kaj kie necese precizigita je tagdato / tagodato. Mi vidas en tio pli malpli evidentan solvon, ja fakte jam nun "dato" havas neniun alian signifon ol donitaĵo, sed mallarĝigita al donitaĵo per kiu estas indikita tago, ĉu ne? La mallongeco de la radiko "dat" estus evidente tre avantaĝa por la terminologio. Ĉar bedaŭrinde (malgraŭ la pozitiva ekzemplo de la signifoŝanĝo de komput-) tiel konsekvenca solvo ial ŝajnas ne esti laŭ la gusto de multaj e-istoj, restas la aktuala alternativo datumo / dateno, en kiu mi klare preferas la duan. Mi havas fortan impreson tiel faras ankaŭ sufiĉe multaj aliaj.

Montanesko 18:13, 20 Nov. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Datumo".