Disegno estas vorto ne ekzistanta en Esperanto.

Se vorto mankas en esperanto, oni nepre kreu ĝin laŭ la 15-a regulo. Tiu disegno responds al la angla design, ĉu ne ? Do eble estu dizajno ? --Arno Lagrange  07:59, 23. Nov 2004 (UTC)

Dankon, ArnoL., vi helpis al mi trovi la fonton de la (tre verŝajne el la anglalingva artikolo design tradukita) difino. La vorto dezajno, kiun vi aludis fakte jam estas en uzo kaj vortaroj, tamen ne en la semantika amplekseco de la angla design (kio ja ankaŭ povas esti skiz(ad)o, plan(ad)o, projektado en tre vasta senco), sed en pli limigita signifo, kiu proksimume redoneblas per formkreado.
Laŭ la teksto de la artikolo mi ne estis certa pri kiu "speco de "design" temu. Vi kaj trarigardo de pluraj alilingvaj ligoj konvinkis min, ke la artikolo nomiĝu ĝuste dezajno. Montanesko

Kial? Laŭ la Angla prononco devus esti Dizajno. Bab 11:33, 23. Nov 2004 (UTC)

La novajn (malinternaciajn) vortojn kreas tre kapaplaj homoj:(; en la hungara oni skribas dizájn, hungarigita laŭ angla elparolo. RK

Kial dezajno, kial ne dizajno? Mi ne scias; demandu la lingvokomunumon, la lingvistojn kaj vortaristojn. Ĉiukaze ni ne faciligus Esperanton uzante paralelajn formojn apud formo jam registrita en pluraj vortaroj, interalie en PIV(1987, suplemento). Montanesko

Nu, la neologismon "dezajno"-n multaj popoloj utilizas. Laŭ Guglo, estas 98 rezultoj por dezajno kaj estas. Flanke, dizajno kaj estas faras 41 rezultojn. --Yekrats 11:59, 23. Nov 2004 (UTC)

"Se vorto mankas en esperanto, oni nepre kreu ĝin laŭ la 15-a regulo." Se oni vere farus tion, Esperanto havus nefinian nombron da vortoj. Eĉ se oni nur aldonus ĉiujn vortojn el ĉiuj aliaj lingvoj, Esperanto jam ne plu estus uzebla. Mi ĝenerale uzas la verbojn "krei" kaj "fasoni". Laŭ mi, ne ekzistas kaj ne ekzistu preciza ekvivalento en Esperanto de la angla vorto "design". Kial en la Esperanta Vikipedio oni volas aldoni vortaran artikolon pri angla vorto?

Tute prave! (Eliott)

Laŭ mi ne temas pri nur angla vorto sed pri internacia. La internaciecon ja agnoskas la 15-a regulo. "Se vorto estas jam agnoskita jam plurlingve, tiam ĝi tiel eniru la e-an vortprovizon respektante ties regulojn" Mi franclingvano konas tiun koncepton "dizajno" laŭ la angla design kiu mem elvenas el la sama latina radiko al kiu ni ŝuldas desegno. Tia estas la historio de vortoj trans lingvoj ke ili evoluas kaj alprenas specifan signifon en iuj cirkonstancoj. Miaopinie estas loko en esperanto por la vorto desegno kaj dizajno kiuj kun sama etimo sendas al du apartaj semantikaĵoj (signifoj) ja ambaŭ internacie agnoskitaj. Tia estas laŭ mi la rolo de e-o : agnoski internaciajn faktojn kaj ne ignori ilin (pro kio ? ) Arno Lagrange  12:59, 23. Nov 2004 (UTC)


Al la anonima vikipediisto 137.224.228.11, mi malfaris vian kontribuon ("dezajno=plandesegno") ne pro malico, sed por eviti konfuzegon. Plandesegno - ĝuste tio dezajno ne estas. Se la anglalingva "design" ampleksas ankaŭ tiun signifon, tamen multaj aliaj lingvoj inkluzive de Esperanto ne faras tiel. Montanesko (kiu cetere tre ŝatas desegni planojn)

Mi eĉ ne scias tion kion Montanesko kredas, ke "design" signifas


Salutojn! estis mi kiu "kreis" tiun disegno afero, sed mi ghin faris nur por komenci la artikolon... estas multe da tempo ekde tiu chi diskuto, do, mi nur dankas la helpon tie chi. Nur por sciigi la kialon de la uzo de "disegno" anstatau alia vorto: mi devenis disegno de la sama radiko de kiu devenis la hispanan k italan vortoj diseño k disegno k ech la angla design (sed k ghia tute propra prononco). La esperanta vorto devus esti dizajno, char la prononco, ech angla, estas kun d-i, ne d-e, por ni e-istoj k por kiu ajn. Antau dankojn --Harshmellow 23:13, 29. Jan 2005 (UTC)

Eble stildesegno?--Greguar 17:45, 1. Mar 2005 (UTC)


Jam aperas en PIV la vorto "Dezajno". Sendube pro la samaj konsideroj faritaj de Harshmellow. Ĉar ekzistas pli ol unu kompreno por tiu vorto, jen kio signifas ĝin en Brazilo: mi estas unu el tiuj profesiuloj kiuj planas objektojn kiuj interrilatiĝas kun la homa korpo kaj/aŭ kun la homa vido. En mia gepatra lingvo ne estis vorto por diri tion ĉar la portugala "desenho" (desegno) havas ĝeneralan sencon. Same kiel en Esperanto. Tiel oni adoptis la anglan vorton "Design". Kiam tiu vorto ekfunkciis en nia socio por difini tiun fakon, multaj fakuloj kontraŭstaris kaj proponis aliajn vortojn sed, vane. Hodiaŭ la vorto "Design" estas plene uzata en mia lando kaj eĉ misuzata. La "Designer" planas same kiel faras la Arkitekto sed tiu lasta planas konstruaĵojn kaj la urbaj trajtoj i.a. dum la unua planas la objektojn kaj ĉion kion rilatas al la vida komunikado. Tio estas, en ĝeneralaj vortoj, la koncepto de "Designer" en mia lando.

Pri la esperanta vorto, mi kunsentas ke ĝi devus esti "dIzajno" ĉar "dEzajno" ne obeas al la grafika kriterio kaj nek al la prononca kriterio. Tiuj du kriterioj estas, ĝenerale, la konsiderataj kiam ni esperantigas vortojn. Preferinde la prononca kriterio. "Dezajno" obeas al hibrida kriterio. Do, mi ne komprenas kial oni metis tiun formon en PIV. Mi pensas ke ni devus varbi subskribojn de la "DIzajnistoj" kaj interesitoj tra la tuta esperanta mondo por peti al la Akademio ŝanĝi "Dezajno" al "Dizajno". Almenaŭ.

Kontribueme, Pedro Cavalheiro.

Ĉu nur pri formo/stilo? redakti

Laŭ la nuna artikolo ŝajne temas nur pri forma/geometria/stila afero, sed kiun vorton ni uzas, ekzemple por "dezajno de elektroaparato"? Mi ne trovas alian vorton taŭgan. Eble la artikolo nun pritraktas "stildezajno", ni diru, kaj "dezajno" havu signifon pli ĝenerala, ne nur "aspekta". Ĉu?
Scivoleme, Luis Guillermo Restrepo Rivas


Kunigu de artikoloj redakti

Mi proponas kunigi ĉi tiun artikolo kun la samtema artikolo "fasonado" sub la titolo "fasonado". PIV proponas la novradikon "dezajno" (nun uzatan ĉi-artikole), dum ReVo proponas "dizajno". Neniu el la du formoj jam vere enradikiĝis en la Esperanta lingvouzo. Aliflanke, la vorto "fasonado" bone esprimas tiun ideon per Fundamenta radiko. (ReVo donas al "fasoni" nur vesto-rilatan signifon; sed jam ĉe almenaŭ unu uzo de la vorto fare de Zamenhof – kaj tre multe en la nuntempa lingvouzo – la signifo estas pli vasta, kiel ankaŭ indikas PIV.) Marcos 20:52, 26. Jul 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Dezajno".