En Francio, Dimanĉo estas la lasta tago de la semajno. -- Christophe FOUCHER

Ankaŭ en Skandinavio, Germanio, kaj, tiel ŝajnas, Hispanio. Mi kredas ke la dimanĉa unuatageco estas anglamonda fenomeno.

Laŭ la Biblio, la sankta tago, kiam Dio ripozis post la kreado, estis la Sepa. Do, kondiĉe de la tagordo, povas esti aŭ Dimanĉo aŭ Sabato (kiel ja okazas je la judoj, sed tie konata kiel Ŝabato). Kial la anglamondanoj unuaigis Dimanĉon, mi ne scias; eble por montri respekton - "la plej gravan tagon unuavicen" - kvankam tio rompas je la laŭbiblia "logiko".

--Bab

Kie aŭ kiam venis ĉi tiu sepatageco de dimanĉo en Francio, ktp? Laŭ mia anglalingva menso, dimanĉo klare estas la unua tago: laŭ la Biblio la judoj ekde la tempo de Moseo observis la sepan tagon kiel la tago de ripozo. Tial sabato estas la sepa tago, do dimanĉo la unua tago. --Stefano KALB

Mi ne scias kie nek kiam. Sed laŭ Kristanoj, dimanĉo estas la ripoza tago, do estas la sepa. -- Christophe FOUCHER

Laŭ la Internacia Prinorma Komitato (ISO) la dimanĉo tutmonde fariĝis la lasta tago de la semajno, ekde la 1-a de Januaro 1976 (por la ekonomie-teknika sfero). Por la eklezioj ĝi kompreneble restas la unua tago, ankaŭ en Eŭropo. Mi supozas, ke la ISO-normo validas ankaŭ en Nordameriko, sed verŝajne ne ĉiuj homoj konscias pri tio. --Helmut Welger 18:05, 31. Mar 2004 (UTC)

Reiri al la paĝo "Dimanĉo".