Mispolurado redakti

Dum Alaŭdo ja poluris la artikolo pri diodoj en multaj okazoj, li ja mispoluris ĝin en kelkaj lokoj.

  • La distingo inter "moviĝo" kaj "movado" en fiziko havas precizajn difinojn. Moviĝo estas tuja dum movado estas pli kontinua. La elektraj fortoj en diodo ne povas haltigi tujan moviĝon, sed ili povas haltigi pli kontinuajn movadojn.
  • Kiam mi uzis la vorton "dezajniĝi" mi volis kapti la sencon ke oni devas fari pli ol "produkti" la diodon malsame. De tiu tempo mi decidis ke la vorto "konstrukcii" estas pli taŭga por tiu signifo. Do Lavangaj diodoj ne nur estas produktata kun certaj ecoj, ili estas planitaj kaj produktitaj por havi tiajn ecojn.
  • Kiam diodo "rompiĝas", ne estas agento kiu kaŭzas la rompiĝo. Ĝi simple okazas kiel kvantum-mekanikan efikon. Tio ĉi estas aparte vera en lavanga diodo. Do oni devas ne uzi passivan voĉon por esprimi tion ĉi. Oni devas uzi medialan voĉon, do: diodo rompiĝas, ĝi ne estas trarompita.

--F3meyer 05:37, 3. Nov 2005 (UTC)

Aproksimi redakti

Laŭ NPIV-o, "aproksimi" signifas "trovi nombrojn (funkciojn) senlime proksimaj al objekto". Mi opinias ke tiu ĉi pli taŭgas ol "alproksimi". Kiam oni modelas diodon oni ja skribas funkciojn kiuj estas proksimaj sed ne fidelaj al la veraj rilatoj inter kurento kaj potencialo.

--65.26.148.150 04:52, 4. Nov 2005 (UTC)

Mi refoje forgesis ensaluti.

--F3meyer 04:54, 4. Nov 2005 (UTC)

Reiri al la paĝo "Diodo".