Diskuto:Distanca sondado

(Alidirektita el Diskuto:Dista sondado)

"Sensing" en tiu ĉi senco ne estas "perceptado", estas ja ĝuste "esplorado" aŭ eĉ pli precize "sondado". Mi movas la artikolon al la "Dista sondado" kaj poste prilaboros ĝin. Alauxdo 11:31, 10. Jul 2006 (UTC)


Ĉi dista estas akceptita vorto? Ĉu mallongigo de distanco?

Jes, estas mallongigo de "distanca", aperas en NPIV2005 kiun mi havas. Alauxdo 17:50, 10. Jul 2006 (UTC)

Ĉu ne sufiĉas kutimaj vortoj? Narvalo 18:08, 10. Jul 2006 (UTC)

Kial do la vorto ŝajnas al vi nekutima? Ĉu vi pledas por "distanca"? Mi ja ne kontraŭas! Tamen por mi persone "dista" sonas pli bone. Alauxdo 18:11, 10. Jul 2006 (UTC)


Ne, vi faris el fora perceptado Distan sondadon. Fora sondado sonus por mi pli natura, E-a. Aŭ telesondado:) Narvalo 18:15, 10. Jul 2006 (UTC)

Ŝajnas, ke la ĉeĥa kaj la slavaj lingvoj uzas tiusence formojn de vorto distanco. Narvalo 18:17, 10. Jul 2006 (UTC)

Ĝuste pro tio mi ja uzas la vorton dista, sed ne distanca -- tiu vorto povas esti iom misgvida. Por mi "fora sondado" signifas nur tion, ke ie for de la loko oni ja iom prisondas, ne ĉi tie. Sed ĉi tie ĝuste temas pri distanca = (de la certa distanco, kun ioma distanco inter la sondanto kaj sondat(aĵ)o). Kaj tio neniel rilatas al slavaj aŭ ĉeĥaj lingvoj! Same, angle oni ja uzas "remote" kaj germante "entfernt". "Telesondado" bonus, se estus tiu termino, sed ve, ĝi ja ne ekzistas (eble ni enkonduku?). En la germana, tamen, oni uzas en tiu vorto la saman antaŭsilabon (Fern) kiel en la vorto "televido" (Fernsehen). Do, resume -- mi ja pledas por "dista" aŭ almenaŭ "distanca", sed neniel "fora". Alauxdo 19:25, 10. Jul 2006 (UTC)
Fakte, la vorto "dista" estis enkondukita kiel alternativo al "malproksima" fare de homoj, kiuj ĝenerale evitadas mal-vortojn (do kiuj diras "lanta", "kurta", "liva", "mava", "hida" ktp). Tiel ankoraŭ prezentas la vorton ReVo.
PIV ŝanĝis la difinon al "distanca", eble pro la simileco inter la du vortoj.
Sendepende ĉu "dista" signifas "malproksima" aŭ "distanca", laŭ mi ni evitu tiun maloftegan neologismon en artikolnomo. Laŭ mi ni uzu "distanca sondado". Marcos 21:28, 21. Feb 2008 (UTC)
Ĉar neniu plu kontraŭis, mi nun ŝanĝis la titolon kaj la entekstajn uzojn al "distanca sondado". Marcos 16:49, 24. Feb 2008 (UTC)

Tro komplika prezentado redakti

Mi havas la impreson, ke nur malgranda aro de fakuloj povas kompreni tiun ĉi artikolon. Multaj esprimoj ŝajne ĉiutagaj ne estas vere kompreneblaj por ordinara leganto. Ekzemple:

  • Kio estas "elŝajnita energio"?
  • Kio estas "ne-bildigaj sensoroj"?
  • Ĉu "registrado de energio per la sensoro" estas tio, kion ordinaraj homoj nomus "radio-ricevado"?

La postajn partojn de la artikolo mi jam tute ne komprenas. Ĉu estas temo, kiun ne eblas klarigi al ne-fizikistoj? – Umberto 21:42, 24. Feb 2008 (UTC)

"Elŝajnita" certe estis mistraduko (verŝajne pro germana influo). Mi ŝanĝis ĝin al "elradiita". Certe la artikolo ankoraŭ bezonas multan pluan redaktadon, sed mi bedaŭrinde nun ne havas la tempon por tio. Marcos 22:37, 24. Feb 2008 (UTC)
Dankon pro la rapida reago! – Umberto 23:27, 24. Feb 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Distanca sondado".