Diskuto:Dorlotbesto

(Alidirektita el Diskuto:Dombesto)
Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic Ne maskoto

Saluton. Mi emus aldoni testudon al unu el la listoj, sed mi ne scias, ĉu ĝi estas kutima dombesto aŭ ne. Kore --Tlustulimu 19:43, 20. Jul 2009 (UTC)

Mi dirus ke jes. La ĉefa diferenco inter dorlotbesto kaj aliaj, agrikulturaj dombestoj, estas ke dorlotbeston oni ne bredas kun la celo iam poste buĉi kaj manĝ(ig)i la viandon. Se do oni dome havas testudon ne por posta buĉo kaj manĝado, nur por akompano (kion mi esperas por ĉiu testudo), tiam ĝi sendube estas dorlotbesto, negrave kiom ofte oni karesas la malmolan karapacon. Problemo eble povas esti pri kunikloj: en literaturo kaj kino estas pluraj rakontoj, ke en familio la infanoj konsideris kuniklojn dorlotbesto kaj la plenkreskuloj konsideris ilin bruto bredata por posta manĝigo - ekzemple en la germana kineja filmo La miraklo de Berno de 2003. ThomasPusch (diskuto) 12:26, 7 sep. 2023 (UTC)Reply

Ne maskoto redakti

Maskoto ne estas nur besto, kaj besto ne ĉiam estas maskoto. Maskoto estas prefere "emblemo", "talismano", "fetiĉo aŭ "simbolo". Se estas besto, estas en la kredo, ke tiu besto forpuŝu la malbonŝancon aŭ altiru dian bonvolon. Povas esti ankaŭ pupo aŭ bildstria rolulo.

"Mascotte" estas sufiĉe internacia vorto, por ke oni povas enkonduki la sencon de "Maskoto" = "fetiĉa estaĵo".

--Jean-François Clet (diskuto) 17:10, 27 Dec. 2012 (UTC)

pro manko de klareco mi forigis frazon pri maskoto; ĝi aspektas koncepto rilata nek al dorlotbesto (leono, rinocero) kaj foje eĉ nek al besto mem (eksterterano, unukornulo).--kani (diskuto) 23:56, 4 sep. 2023 (UTC)Reply
Tute bone. Ekde septembro 2013 ja ekzistas propra artikolo maskoto. Ĝi ankoraŭ ne estis kiam Jean-François Clet skribis siajn suprajn frazojn en decembro 2012. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 7 sep. 2023 (UTC)Reply

Ruĝaj ligiloj redakti

Kvankam en la angla vikipedio, el kiu oni videble tradukis por tiu ĉi teksto, evidente estas artikolo nomata besthelpata terapio (BHT, per ĉevaloj. azenoj, kaproj, hundoj, delfenoj ktp.), tio neniel signifas ke aŭtomate tia artikolo ankaŭ ekzistas en Esperanto, krom se oni mem verkas ĝin. Tio ne jam okazis dum 22 jaroj da vikipedio, sed tre similaj temoj jes havas esperantlingvan artikolon, kaj mi pensas ke bluaj ligiloj pri terapia rajdadoĉevalterapio pli utilas ol neekzista, ruĝa ligilo "besthelpata terapio". Kompreneble bona artikola ĝermo pri la iom pli ĝenerala temo "besthelpata terapio" ankaŭ tre bonvenas, se iu volas krei ĝin, sed meto de ruĝa ligilo ne jam estas paŝo al kreo de artikolo. ThomasPusch (diskuto) 12:32, 7 sep. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Dorlotbesto".