Diskuto:Drakoj kaj Galerioj

Kie mi povas kontroli ke tio surtabla rolludo en Esperanto nomiĝas "Drakoj kaj Galerioj"? Mi damandas ĉar mi timas ke la traduko estas kontraŭ Vikipedio:Ne faru originalan esploradon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:27, 27 Nov. 2014 (UTC)

Mi ankaŭ pensis pri tio. Ŝajnas al mi ke ekster Vikipedio ne ekzistas retpaĝoj aŭ eldonoj pri la ludo en Esperanto. Uzanto:Sonjaaa kreis diskutrondon [1] unu tago post ŝi alinomigis ĉi tiun artikolon. Eble oni povus elekti pli taŭgan nomon baze al tiu diskutrondo. Laŭ mi "Danĝerejoj kaj Drakoj", kiu estis proponita dum tiu diskutrondo, estus bona elekto. Mi pensas ke necesas alinomigi la artikolon ĉar laŭ mi se oni aŭdas la vorton galerio, oni rilatas ĝin unue al salono en muzeo aŭ tiel simila, eĉ se apude ankaŭ signifas minejtunelo. Nu, estas la demando ĉu tiu diskutrondo estas taŭga fonto por alinomigi? Ĉu iu konas aliajn pli taŭgajn fontojn? Oneironauto (diskuto) 18:02, 27 Nov. 2014 (UTC)
  • Mi pensas ke groups.yahoo ne estas sufiĉa fonto por nomigi artikolojn en Vikipedio. Do mi proponas alinomigi al orgina nomo: Dungeons & Dragons Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:19, 28 Nov. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Drakoj kaj Galerioj".