Diskuto:Dua Respubliko de Francio

En neniu alilingva vikipedia artikolo pri la temo krom la turka uziĝas la formo "Dua Respubliko (Francio)" kun krampoj - formo kiu certe tiel ne aperas komence de la teksto mem. La franca teksto simple titoliĝas "Dua Respubliko", la aliaj "Dua Franca Respubliko" (per tiu formo ankaŭ komenciĝas la esperanta artikolo mem), "Dua Francia Respubliko" aŭ "Dua Respubliko de Francio" ...

Simile pri la Kvara kaj Kvina Respublikoj: La artikolo pri la "Tria Respubliko de Francio" fakte dekomence jam havas tiun artikolonomon, kaj artikolo pri la "Unua Respubliko de Francio" entute ankoraŭ ne verkitas.

La formo "Dua Respubliko de Francio" plej similas al la nuna artikolonomo, sed tamen evitas la krampojn. Mi proponas alinomigi la artikolojn pri la Dua, Kvara kaj Kvina Respublikoj al tia formo kaj lasi redirektigojn de la nunaj titolonomoj kun krampoj al la novaj nomoj.

ThomasPusch 20:05, 10. Mar 2009 (UTC)

Saluton, Thomas. Mi ne kontraŭas vian proponon pri alinomado. Sed mi ne scias, kiel pensas aliaj vikipediistoj. Kore --Tlustulimu 20:34, 10. Mar 2009 (UTC)
Mi ne kontraŭas, sed mi preferas ĉie unuecon. Kaj mi konstatas, ke en Vikipedio:Nomoj de titoloj oni rekomendas en tiaj okazoj ĝuste la uzon de krampoj. Do laŭ mi oni devus ŝanĝi Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio al Dua respubliko (Ĉeĥoslovakio) kaj lasi la francajn respublikojn? -- PaulP

La paĝo Vikipedio:Nomoj de titoloj rekomendas krampojn en la kazo de pluraj samnomaj regantoj, kiel ekzemple Ludoviko la 1-a (Savojo) Ludoviko la 1-a (Bohemio) kaj Ludoviko la 1-a (Bavario). La unuopaj regantoj konsideris sian nomon simple "Ludoviko la 1-a" kaj nur poste en vikipedio oni aldonis la regnonomon inter krampoj por diferencigi la samnomulojn. Mi certe same pledas pri unueco, sed daŭre pensas ke bonas sekvi la alilingvajn artikolonomojn pri la dua, kvara kaj kvina francaj respublikoj, do forigi la krampojn ĉi-tie, kaj do laŭ tiu modelo lasi la nomon Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio.

ThomasPusch 21:27, 10. Mar 2009 (UTC)

Mi kiel kreinto de la artikolo ne kontraŭus alinomadon. Mi elektis la nunan titolon simple por resti kiel eble plej proksime al la franca esprimo (en la franca oni simple parolas pri la "Deuxième République", ne pri la "Deuxième République de France"). Kore, Thomas Guibal 05:30, 11. Mar 2009 (UTC)
Eble jam ne necesas aldoni opinion, sed mi ankaŭ favorigus la formon sen krampoj - mi eĉ ĝenerale preferus, se laŭeble multaj artikoloj povus havi artikolonomon, kiu identas al la grase bildigita artikolotitolo en la unua frazo en la teksto: por tio aldonoj en krampoj ĝenerale sufiĉe maltaŭgas. Do mi eĉ ne kontraŭus la formojn "Ludoviko la 1-a de Savojo", "...de Bohemio" ktp., sed tio nur flanke.
La kutimo pri aldonoj de informoj inter krampoj aparte vaste kutimiĝis en la germanlingva vikipedio (kvankam ne en tiu-ĉi artikolo): Tie ekzemple ekestis formoj kiel "Kategorio:Geografio (Litovio)", dum multe pli elegantas "Kategorio:Geografio de Litovio", kiel praktikas la aliaj lingvoj. Mi havas la impreson, ke multaj germanlingvaj vikipediistoj tute ne feliĉas pri la kategorionoma kutimo kun multaj krampoj, sed la sistemo pri kategorionomoj jam tiom stabilas, ke neniu ankoraŭ realisme konsiderus renomigon de ĉio. Pri tio en la aliaj vikipedioj, ekzemple la nialingva, ekestis pli senca kutimo.
Aidas 06:43, 11. Mar 2009 (UTC)

Bone, mi ĵus plenumis la alinomadon! ThomasPusch 16:43, 11. Mar 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Dua Respubliko de Francio".