Diskuto:Eŭska lingvo

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Tlustulimu in topic ĉu elstara?

Ĉu vi certas, ke vorto "ĉamaro" ekzistas en Esperanto? Kie vi trovis ĝin? Tamen mi konas ke hispanlingvaj chamarra kaj zamarra estas eŭsketimaj. -- :)

Mi trovis ĝin en Mil ekzotaj vortoj en Esperanto de André CHERPILLOD. Mi ne memoras, el kie li ĝin prenis...

--Vikipediisto:bab


Eŭska "prononco" redakti

La ĵuse aldonita parto pri Eŭska prononco estas

1. superflua, ĉar jam aperas priskribeto de la prononco sub "Eŭska gramatiko"

2. erara: " ...kaj la R estas prononcata forte al la komenco de la vortoj kiel Hispane "Rápido" (>Rapida) kaj Angle "Rabbit" (>Kuniklo)."

Komenca R ne troviĝas en aŭtentikaj Eŭskaj vortoj. Vortaraj vortoj kun r- ĉiuj estas fremdecaj (ekz-e rock [kiu devus esti "irroka" aŭ simile]). Kiel Eŭsko prononcas ekzemple "rock", tio ĉefe dependas de ŝlia dua lingvo (Hispania Eŭsko verŝajne dirus [rrok], Francia [ĥok]). (Unulingvaj Eŭskparolantoj maloftegas, eble eĉ ne ekzistas nuntempe.)

(Kaj aldone, la komenca r de Angla rabbit estas tute alia sono ol tiu de Hispana rápido.)

Mi volas nur atentigi la aldoninton pri tio, antaŭ ol mi mem pliperfektigos la artikolon. Bab 19:42, 8. Sep 2005 (UTC)

La Okcitana redakti

En la sekcio "Antikvo" la Okcitana listiĝas kvazaŭ prahistoria lingvo de Eŭropo. Tio devas esti mistajpo pri iu lingvonomo similsona. La Okcitana lingvo latinidas, kaj neniel ekzistis antaŭ la romiana okupo de Francio. Bab 15:30, 1. Nov 2006 (UTC)

Tabela informkesto redakti

Eŭska lingvo
Parolata en: "Eŭskio": Hispanio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo, Navaro), Francio (Nord-Eŭskio en Pyrénées-Atlantiques) kaj diaspore ĉefe en Meksiko, Argentino kaj Usono
Parolantoj: entute: 1,03 milionoj
denaske: inter 700.000 kaj 800.000
Genetika klasifiko: Izolita lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo de: Eŭska Aŭtonoma Komunumo kaj Navaro (Hispanio)
Reguligita de: Reĝa akademio de la eŭska lingvo (Euskaltzaindia)
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: eu
ISO 639-2: baq/eus
SIL: diversaj
Specimeno
La Patro Nia:

Gure Aita, zeruetan zarena:
santu izan bedi zure Izena,
etor bedi zure erreinua,
egin bedi zure nahia,
zeruan bezala lurrean ere.
Emaiguzu gaur
egun hontako ogia;
barkatu gure zorrak,
guk ere gure zordunei
barkatzen diegunez gero;
eta ez gu tentaldira eraman,
baina atera gaitzazu gaitzetik.



GURE AITA redakti

GURE AITA, / zeruetan zarena, /
erabil bedi sainduki zure izena, /
etor bedi zure erresuma, /
egin bedi zure nahia /
zeruan bezala lurrean ere ;
iguzu egun gure eguneko ogia ; /
barka zagutzu gure zorrak /
guk gure ganat zordun direneri /
barkatzen dioztegun bezala, /
eta ez gaitzazula utz /
tentamendutan erortzerat, /
bainan begira gaitzazu gaitzetik.

El: "Pour La Messe Au Pays Basque"
Nihil Obstat - P. Narbaitz, c. d. - 25 majo 1965
Imprimatur - E. Laxague, vicaire général - 30 majo 1965
L'Imprimerie-Photogravure du-Sud-Ouest - 64-ANGLET

Ĉi tiun libron mi havis en la paroxho de Saint-Jean-de-Luz --Dominik 11:35, 30. Dec 2009 (UTC)

ĉu elstara? redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo je la fino havas la indikon de elstareco. Sed ĝi enhavas maltro da referencoj kaj fontoj ankaŭ nur ŝajnas esti 2. Tio tute ne sufiĉas. Krome la priskribo de la gramatiko estas malkompleta kaj mankas ĉapitro pri scienca enordigo de la eŭska kiel izola lingvo aŭ alternative kiel malproksima parenco de la kaŭkazaj lingvoj kaj aliaj hipotezoj. La mencieto en la ĉapitro "Historio" pri tio ne sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 13:36, 18 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Eŭska lingvo".