Saluton, mi naskiĝis kaj loĝis en tiu ĉi urbo kaj ELX por mi ne tute kunvenas, nome, Elx estas urb-nomo en katalana lingvo, eĉ ne en hispana nomiĝas tiel, pro tio mi volus proponi la ŝanĝon al ELĈEO se ĝi eblas.. Dankon!!!

Saluton, mi ankaŭ naskiĝis en Elĉea urbo kaj mi volas apogi proponon supre de mia samurbano, Elx estas urb-nomo en katalana lingvo kaj ne hispana aŭ kastilia lingvo. Elĉeo estas pli taŭga. Loĝanto-nomo estas ILIKITANOJ (el Romia vorto ILLICE), kaj ne Elĉeanoj (tial, ke por ilikitanoj ĝi estas missonanta vorto kaj foje povas insultigi al la ilikitanoj). Mi volus tradukti tutan paĝon de hispana lingvo al la esperanta lingvo..., ĉu vi povus diri min kiel mi povas fari tion? Dankon.

Oni povus ankaŭ akcepti la urbnomon "Ilikito", la kialo estas tre simpla, la hispannomo "Elche" originas el greka nomo "Helike" kiu iĝis en latina lingvo "Illice" kaj poste arabe "Ilish", pro tio la esperanta nomo devus esti "Iliko" kaj la loĝantoj "ilikanoj" aŭ "Ilikito" kaj la loĝantoj "ilikitanoj". Elĉeano aŭ Elĉano estas fivorto por la loĝantoj. Dankon.

Mi ne vidas ian ŝanĝon malantaŭ mia propono pri la urbo el kie mi originas. redakti

ELĈO, ELĈEO aŭ aliaj ŝanĝon estas nekorekta, bonvolu enmeti la rajtan por siaj loĝantoj: ILICO.

Bv. pensi pri kiel neniu diras "Tarako" sed Taragono, "Londinio" sed Londono, "Caesaraŭgusto" sed Zaragozo. PS. Ilico estus pronunciita "ilitso" kaj estas stranga ajn iel kaj Iliko estus pli ĝusta.

Bv. pensi pri kiel neniu diras "Hispanio" sed "Espanjo", neniu diras "Kimrio" sed "Galeso", neniu diras "Kipro" sed "Ĉipro". Mi nur diris, ke respektante la loĝantaron oni devas uzi la nomon "Ilico aŭ eĉ Iliko" tiel la loĝantoj ne sentas sin insultitaj: "Elĉanoj aŭ Elĉeanoj estas fivortaĵojn por ili.

Laŭ tiu vidpunkto, kiel oni nomus la loĝantojn de "his. Cabra" pronunciita "Tsabra"?, ĉu "Kabranoj", ĉu "Kabroj"?

Mi povus, kiel Ilicano/Ilikano akcepti ambaŭajn, sed Elĉo estas netaŭga.

Dankon

Reiri al la paĝo "Elĉo".