La artikolo nun titoliĝas "Evo", dum en la teksto uziĝas la formo "Eva". Kiu formo do estu la principa nomo de ŝi, kaj en la artikola titolo kaj en la teksto? En la e-lingva libro Genezo (de la Torao respektive Malnova Testamento) laŭ traduko de LLZ la nomo unuafoje menciiĝas en verso 20, nome "Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis la patrino de ĉiuj vivantoj." Kvankam tre belas la "esperantigitaj" formoj "Adamo" kaj "Evo", ŝajnas ke la fundamenta nomo en Esperanto estas "Eva" sen o-finaĵo. Mi sekve lasas la tekston tia kia ĝi estas, kaj movas la artikolan titolon tiel ke "Evo" iĝas alidirektilo kaj "Eva" estas la baza titolo. Ĉiu eventuala puŝo pri forviŝo de la formo "Eva" favore al o-finaĵa formo "Evo" estu argumente provizata per konvinkaj referencoj el la Esperanto-literaturo, kiuj superas la bibliotradukon de LLZ. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 15:17, 2 Sep. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Eva".