Diskuto:Evitendaj Eŭropcentrismoj

Pri "Referi al lokoj sen indiki kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas Ĉikago." Inter ĵurnalistoj, ekzistas mallonga listo pri urboj en la mondo por kiuj ne necesas meti land- aŭ ŝtat-nomon. Novjorko, Londono, Parizo, Moskvo, Pekino estas gravaj urboj de la mondo. Ne necesas meti landojn. Sed la listo estas mallonga. Ĉikago, fakte, aperas en tiu listo. Mi klopodos trovi tiun liston por inkluzivo en Vikipedio.

Kaj pri "eŭro-" kiel prefikso. Uzo de tio certe ne estas "Eŭropcentrismo." Tiu ĉi estas ŝajnprefikso por imito de fremdaj vortoj. Ekz-e "Eŭrazio" kaj estas ankaŭ vera prefikso ekz-e por "Eŭrotunelo." Ĝi neniel oficialas. Oni agnoskas ke la apero de eŭro kiel mono - ja freŝa okazo - limigos tian ĉi uzon.

--KriZe


Kaj kial termini Arabion kune kun Israelo "Mezoriento"? Por la tieuloj, tiu estas la mezo, kaj por ĉinoj, tiu estas la OKCIDENTO.

Kion vi proponas anstataŭ mezoriento? Ĝi ja estas mezoriento laŭ 0 gradoj de longitudo, kiu estas neŭtrala internacia referenc-punkto (kvankam arbitra). En Israelo, oni ankaŭ nomas la regionon mezoriento, kvankam ĝi estas "ĉi tie".


Bv. vidu la artikolojn Okcidenta Azio, Sud-Okcidenta Azio, Arabio, Okcidenta civilizo.

Cetere, vi ja mem donis taŭgan respondon: "Arabio kune kun Israelo", samkiel oni diras "Usono kune kun Kanado", kvankam en multaj okazoj estus utile havi komunan terminon por tiuj du landoj. (La vorto "Nordameriko" ja plejofte ankaŭ montras al Meksiko.)

--Bab

Arabio nur certe inkluzivas la araban duoninsulon, kaj eĉ se ĝi signifas la tuto de arabaj landoj, ĝi ne inkluzivas ekz. Iranon, kiu plejofte estas konsiderata kiel parto de la mezoriento. Neniu parto de Azio inkluzivas Egipton kaj Libion, ktp. Atenti eŭropcentrismon estas bone, sed oni ne troigu. Estas nenio vere malbona pri "mezoriento". -- AdamRaizen
La termino "Mezoriento", aŭ pli ĝuste "Meza Oriento", estas malklara kaj plursignifa. La signifo de la nacilingvaj nomoj kun simila formo varias, kaj ankaŭ ene de iuj lingvoj ĝia signifo draste ŝanĝiĝis dum la pasintaj cent jaroj. Tial oni evitu tiun terminon. La Angla Middle East respondas al la Germana Nahe Osten (laŭvorte "Proksima Oriento"), dum la Germana Mittlere Osten respondas al tio, kion la Angloj antaŭe nomis Middle East (ĝis la Unua aŭ Dua Mondmilitoj, se mi ne eraras). La situo de la Angla Middle East laŭgrade moviĝis okcidenten ĝis la nuna pozicio. La Sveda lingvo sekvis tiun evoluon, dum la Germana restis ĉe la antaŭa uzo. La tuta terminkomplekso "Proksima Oriento", "Meza Oriento" kaj "Malproksima Oriento" klare spegulas Eŭropocentran perspektivon. Bertilow 17:45, 11. Apr 2003 (UTC)
Reiri al la paĝo "Evitendaj Eŭropcentrismoj".