Diskuto:Evolucio (teorio)

(Alidirektita el Diskuto:Evoluismo)

Mi forprenis la parton sub la titolo "Rimarkigoj pri mitoj kaj miskomprenoj pri evoluismo", ĉar ĝi parte estis ne-objektiva, malbone strukturita kaj ne ligita al la temo (pli bone sub filozofio aŭ religio). Marcos 14:18, 17. Maj 2004 (UTC)

Mi relegis tiun parton kaj (krom eble paragrafo n°5 kiu ŝajne tendencas kaj prefere oni forviŝu) ne trovis ĝin ne-objektiva nek religia nek malligita al la temo, kaj ĉar ĝi konsista el rimarkoj pri kelkaj miskomprenoj ne bezonas estis strukturigita. do mi opinias ke oni restarigu ĝin (eble detale plibonigita )
(Eliott)

Mi nun metis la ĝeneralajn rimarkojn pri teorioj sur la paĝon pri teorio, kaj alligis al ĝi. Ni ja ne povas skribi tiujn rimarkojn sub ĉiu artikolo kiu temas pri iu teorio!
La aliajn punktojn mi metis en la ĉefan tekston, ĉar la antaŭa subtitolo ne multe taŭgis. Nur la antaŭa kvara punkto estis tute forigita el la vikipedio, ĉar ĝi antaŭsupozis ke iuj pensas, ke la evoluismo klarigas ĉion, kio certe ne estas tiel (krom eble kelkaj ekstremaj naivuloj).Marcos 20:10, 18. Maj 2004 (UTC)

Krome oni distingu inter evoluismo kaj evoluado. Schuetzm 14:46, 17. Maj 2004 (UTC)

Redakto de Hans-Frederiko Tamkeo redakti

Mi forigis la redakton de Hans-Frederiko Tamkeo, ĉar li esperantigis la nomon de Alfred Russell Wallace, kvankam tiu esperantigo troviĝas nenie en la ekster-Vikipedia interreto. Mi memorigu pri nia principo, ke ni ne enkonduku novajn esperantigojn en la Vikipedion, sed uzu nur esperantigojn jam uzatajn ekster la Vikipedio. Pri la esperantigo de "Charles Robert Darwin" eblas diskuti, ĉar tiu nomo ja estis foje esperantigita kiel "Karlo Roberto Darvino"; sed ĉar la ne-esperantigita versio estas laŭ guglotrafoj pli kutima eĉ en esperantaj tekstoj, mi ankoraŭ pridubas, ĉu ni uzu la esperantigon ĉi tie. Marcos 13:39, 11. Maj 2007 (UTC)

De kie venas la vorto "evolucio" ? Se la sufikso "-cio" ne ekzistas, ni ne uzu ĝin!

video de scivolemo: la linio de Ŭalas redakti

BV alŝuti kaj aldoni https://www.youtube.com/watch?v=j7MRs9QDTdM

Ankaŭ ĉe la samnoma artikolo

Reiri al la paĝo "Evolucio (teorio)".