Diskuto:Federacio Bosnio kaj Hercegovino

En ĉiuj paĝoj pri tiu temo (Bosnio kaj Hercegovino) vidiĝas la flagoj de ĉiuj partoj de tiu lando. Sed ankaŭ vidiĝas la vorto "Kantono". Laŭ REVO, "kantono" estas "negranda administra teritorio en kelkaj regnoj aŭ federaĵoj". Do tute ne flago aŭ blazono.

Ĉu ni ŝanĝu la tekstojn ?

-La Svisaj kantonoj havas flagojn... Eble ni ŝanĝu la vorton "kantono", sed ne la flagojn. Ĉu estas kroata esperantisto tie ĉi kiu povas mencii pli bonan vorton ol "kantono"?

Notu ankaŭ, ke ne temas pri flag-galerio. La ununura kaŭzo, ke la tekstoj mankas, estas ke neniu skribis ilin!

--Bab (kiu antaŭe sin nomis "Bjørn" Bab 11:21, 5. Okt 2006 (UTC))


Jes, Bjørn, vi pravas, mi konfuziĝis, vidante ke estas neniu teksto en la artikoletoj pri la kantonoj de Bosnio ! Mi kredis, ke temas pri artikoloj pri la flagoj aŭ blazonoj ! Mi pardonpetas !

Eble la vorto "kantono" ankaŭ taŭgas por la bosniaj teritorioj !

Reiri al la paĝo "Federacio Bosnio kaj Hercegovino".