Diskuto:Franca Akademio

Saluton,

mi intencas en Vikipedio traduki ĉiujn artikolojn pri "language regulators", kiel la Akademio de Esperanto kaj la Académie française.

Ĉu lau vi mi povus nomi ĉiun "language regulator" "akademion" en Esperanto; ekz

   * Akademio_de_la_nederlanda_lingvo por Nederlandse Taalunie?
   * Akademio de la germana lingvo
   * Akademio de la dana lingvo

Mi pensas ke jes, sed tamen dubas.

Ĉu mi ŝanĝu la nomon "Académie française" al "Akademio de la franca lingvo"? Hispanoj kaj finnoj tradukas la nomon:

   * http://es.wikipedia.org/wiki/Academia_francesa
   * http://fi.wikipedia.org/wiki/Ranskan_akatemia

Vidu ankaŭ

   * http://eo.wikipedia.org/wiki/Akademio
   * http://en.wikipedia.org/wiki/Category:Language_regulators

Amiko pri tio jam respondis la jenon en retmesaĝo:
---
Lau mi, 'akademio' estas tre bona traduko.

Unueco ankaŭ evitos konfuzon se - imagu - vi tradukas ĝin lau la nacia lingvo jen per 'Instituto', jen per 'Akademio', jen per 'Lingvo-unuigho', ...

Se nur vi chiam mencias la originalan nomon en la lingvo mem, unufoje, ne povas esti problemo.

Lode.
---
Amike,

Vikipediisto:Yvesn

Ankaŭ mi dubas, Yves. "Akademio" estas grupo de lingvistoj, aŭ sciencistoj, aŭ beletristoj. Ekzemple la "Akademio de San-Marino" devus esti en la kategorio "Akademioj". Sed kion vi celas ja estas io alia. Temas pri Lingvoreguligaj institucioj. Miaopinie "Académie française" restu en Esperanto "Franca akademio" sed aperu en la kategorio "Lingvoreguligaj institucioj".
Cetere, mi vidas, ke en la angla Vikipedio oni ankaŭ transformis "Academies" al "Language regulators". Ĉu pro la sama rezonado? Sed "Nederlandse Taalunie" ja restas "Dutch Language Union" kaj ne iĝis "Dutch Language Regulator"!
Kaj plie cetere, mi vidas, ke la nuna kategorio "Akademio" bezonas fundan purigon. Kiel diable "kondomoj" kaj "infanvartejoj" rilatas al akademioj? :-) PaulP 16:08, 8. Jun 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Franca Akademio".