Diskuto:Fratoj Mašín

pli bone Mašín-fratoj, sed similajn kiel Mašínoj mi ne legis en Eo. Eble Mašín-oj.Narvalo 17:14, 5. Apr 2009 (UTC)

Mi sugestas tute ne esperantigi kaj uzi Mašín. Oni esperantigas nur kelkajn mondfamajn nomojn kiel Ŝekspiro. --PaulP - Disk. 18:40, 5. Apr 2009 (UTC)
Mi trovis fratoj Lukaŝidoj, fratoj Grimm, fratoj Lumière, fratoj Arvalaj, kiel do? Kerio 18:45, 5. Apr 2009 (UTC)
Mi povas akcepti nur la esprimojn fratoj Grimm, fratoj Lumière, pri la ĝusteco de pliaj mi dubas. Mia lingvosento diras: Fratoj (nomataj) ... (tiel Mašín, Grimm, ks.). Pro tio pluralo estas nenecesa ĉe la familia nomo, laŭ mi. Mi povas imagi nur tiun ĉi: La Mašín-fratoj (Mašín-oj kiel mallongigo) estas uzebla en iu teksto. Do, mi atendas pliajn opiniojn pri la temo. Narvalo 19:12, 5. Apr 2009 (UTC)

fratoj Lukaŝidoj estas tutesperantigo de la familia nomo, fratoj Arvalaj estas necerta, ke temas pri familia nomo. Eble nur Fratoj de Arvalo (kiel loko). Tiel ili ne estas analogaj al via kreaĵo. Narvalo 19:15, 5. Apr 2009 (UTC)

Ankoraŭ unu detalo: en Eo eblas Hohencolernoj (laŭ Hohencolern), Habsburgoj (laŭ Habsburg, Habsburgo). Eblus nomi pluajn. Eblas ankaŭ Přemyslidoj (laŭ Přemysl), Romanovidoj (laŭ Romanov) - ĉi tie estas sufikso -ido. Se oni dirus: mi vidus unu Habsburgon, mi vidis du Habsburgojn, mi vidis du fratojn Habsburgojn. Kompare kun tio devus esti ankaŭ : mi vidis unu Mašínon, mi vidis du Mašínojn, mi vidis du fratojn Mašínojn. Uzante la supre menciitajn nomojn, ekz. : Mi vidis du fratojn Lumièrojn. Mi ne diferencas, ĉu temas pri famaj, malmulte famaj aŭ nefamaj familiaj nomoj. Se iu scias, kiel devus esti familia nomo en pluralo post fratoj, fratinoj, gefratoj kaj simile, tiu alinomu la artikolon. Kerio 13:43, 6. Apr 2009 (UTC)
Ni diskutas pri du apartaj aferoj: unue, pri la sinsekvo de la du elementoj "fratoj" kaj "maŝinoj", kaj due, pri la demando, ĉu radiko kun ĉeĥa ortografio (kun š kaj í) povas havi esperantlingvan finaĵon. Pri la unua punkto mi samopinias kun Kerio. Mi ne vidas lingvan diferencon inter la formoj "Gesinjoroj Maŝin" (kiun certe ĉiu akceptas kiel ĝusta) kaj "Fratoj Maŝin". Pri la dua punkto mi tamen ne samopinias kun Kerio. Oni ne povas esperantigi vorton per la finaĵo -o sed tamen konservi la ĉeĥan ortografion. La supre citita ekzemplo de fratoj Lukaŝidoj ilustras tion. Tie ĉio en ordo, ĉar oni esperantigis la "ŝ". Estas do laŭ mi du ĝustaj ebloj: "Fratoj Mašín" (analoge al la ekzemploj fratoj Grimm kaj fratoj Lumière) aŭ "Fratoj Maŝinoj" (analoge al fratoj Lukaŝidoj). Pro la simileco kun la esperanta vorto "maŝino" mi preferas la formon "Fratoj Mašín". Ĉar Kerio lasis la decidon al la aliaj, mi alinomos la artikolon. --PaulP - Disk. 17:37, 6. Apr 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Fratoj Mašín".