Diskuto:Gagauzio

(Alidirektita el Diskuto:Gagaŭzio)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic Informkesto

Se la lingvo nomiĝas gagauza lingvo kaj la etno gagauzoj, la lando sekve estas Gagauzio sen "ŭ". Aŭ necesas adapti la titolojn de la lingva kaj etna artikoloj. Kiuj eksteraj fontoj estas subtenaj al la unue aŭ dua variaĵoj? ThomasPusch (diskuto) 22:29, 4 Nov. 2014 (UTC)

La nacilingvaj formoj en la gagauza lingvo (Gagauziya aŭ Gagauz Yeri), la rumana (Găgăuzia), ukraina (Ґаґаузія) kaj rusa (Гагаузия) cetere laŭ mia kompreno ĉiuj subtenas la prononcon Gagauzio. Tamen, supozeble simple pro la fakto ke la vikipedia artikolo nun nomatas Gagaŭzio, gugla serĉo ĉi-momente montras pli ol 400 retejajn uzojn de la vorto Gagaŭzio kaj nur 7 por la uzo Gagauzio. Sed ambaŭ tiuj nombroj tiom malaltas ke ne eblas diri ke unu el la du formoj estus "ĝenerale akceptata en la esperanta lingvouzo". ThomasPusch (diskuto) 08:33, 5 Nov. 2014 (UTC)
Ĝuste. La stranga vikipedia titolo "Gagaŭzio" sen ajna referenco aŭ klarigo, kial devus temi pri diftongo "aŭ", tamen daŭre fakte pravigas tiun nomon kaj citiĝas en aliaj retejoj. Sed tio ne estasajna argumento. Mi tial nun adaptas la titolon al formo Gagauzio sen "ŭ" kaj unuecigas ĝin al la artikoloj pri la gagauza lingvo kaj la etno gagauzoj. ThomasPusch (diskuto) 08:55, 11 feb. 2018 (UTC)Reply

Informkesto redakti

Mi opinias ke Informkesto geografiaĵo administra unuo pli taŭgas ol informkesto lando. Sj1mor (diskuto) 11:22, 8 okt. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Gagauzio".