Diskuto:George Frederick Wates
- Laŭ ĉi tiu artikolo, iu George Frederick Wates naskiĝis en 1857, verkis libron kun la titolo "From World Force to World Fellowship", kaj mortis en 1951 en Harrow apud Londono.
- Laŭ https://ancestors.familysearch.org/en/LHVM-W5N/george-frederick-wates-1857-1951, iu George Frederick Wates, kies patro nomiĝis Joseph, naskiĝis en 1857 en Kento, kaj mortis en 1951 en Aŭstralio.
- Laŭ http://www.brian-wates.co.uk/WatesFamily/Newsletters/Newsletter%2018.pdf, iu George Frederick Wates, kies patro nomiĝis Joseph, naskiĝis en 1855, verkis libron kun la titolo "From World Force to World Heritage", kaj mortis en 1951.
Logike devas esti tri apartaj homoj, sed la koincidoj estas mirindaj!
Aŭ ĉu iu en Interreto malpravas?