Diskuto:Giovanni Palatucci

Mi, Ludovica, provizis lingve purigi tiun origine mian artikolon. Ĉu tio sufiĉas por meriti ke la alailo malaperu el tiu malhonoriga spaco? Se ne, kial?

Per eraro oni lernas! Salutojn Ludovica

Saluton Ludovica,
vi skribas "Per eraro oni lernas!". Ĉu vere estas tiel? Mi havas la opinion, ke vi per eraroj ne lernas, Ludovica. En la diskutejo de artikoloj, kiujn vi verkis, mi jam plurfoje atentigis, ke la sintakso por ligilo al la itala Vikipedio estas la jena: . Ĉar vi daŭre ripetis la saman eraron, en via diskutpaĝo la 13-an de junio mi denove klarigis per aliaj vortoj kiel estu tiu sintakso. Ĉar denove vi kreis artikolon kun la erara formo, mi petis en la 14-a de junio, ĉu vi efektive legis mian klarigon. El via respondo montriĝis, ke vi efektive legis mian tekston. Iom poste Vikipediisto:Umberto en Diskuto:Konkordato ankoraŭfoje klarigis, per aliaj vortoj, ke vi daŭre uzas malĝustan sintakson, kaj klarigis kiel fari. Kaj nun en via artikolo pri Giovanni Palatucci vi denove faras la ligilon al la itala Vikipedio laŭ via propra maniero, komplete ignorante la konsilojn de Umberto, de mi, kaj de multaj aliaj. Ĉu do per eraroj vi lernas??
Tio estas nur unu ekzemplo, Ludovica. Mi povus citi dekojn. Mi vere ne komprenas. Vi ŝajnas al mi inteligenta homo. Kial vi do daŭre faras la samajn erarojn? Kial el eraroj vi ne lernas? --PaulP@diskkont 09:58, 28. Jun 2009 (UTC)
P.S. Umberto petis vin kontroli la vortojn, kiujn vi uzas, en vortaro. Kio ekzemple estas "racaj faŝismaj leĝoj". "Raca" ne ekzistas. Ĉu do "raciaj" vi celas? Aŭ "rasaj"? Aŭ "aĉaj"?? Eĉ se mi volas korekti viajn tekstojn, mi ne povas. Nur vi scias, kion vi celas, Ludovica. --PaulP@diskkont 10:04, 28. Jun 2009 (UTC)

17 Jul 2009 Sinjoro Paulp, Do mi uzos ligilon per [[it:Giovanni Palatucci]]. Sed kia estas la eraro. Konkrete, kion mi faris? Bonvolu reporti la eraran sintakseron! Dankon. Ludovica

Reiri al la paĝo "Giovanni Palatucci".