Diskuto:Glaĉero

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by Rdelre in topic Glaciejo? Glaciaro?

Mi listigis kelkajn gravajn fakvortojn, kiuj en pri-glaĉeraj tekstoj regule aperas. Indas verki iom post iom specifajn artikolojn pri ĉiu el la listigitaj esprimoj. DidiWeidmann 16:11, 1. Apr 2008 (UTC)]]

Provizore mi listigis sub Vidu ankaŭ glaĉerojn en Svislando. Tio ne estas, ĉar mi aparte fierus pri la svisaj glaĉeroj, sed simple ĉar nuntempe mankas aliaj glaĉerlistoj. Kiam kreiĝas Listo de glaĉeroj, tiam la svisa listo troviĝu en tiu paĝo, kiu prenu ĉi-tiun lokon en la paĝo glaĉero. DidiWeidmann 16:18, 1. Apr 2008 (UTC)

Glaciejo? Glaciaro? redakti

Male al la artikolo, kiu piednote malaprobas la formon 'glaciejo', la Reta Vortaro ŝajne aprobas ĝin. Ĝi proponas la formojn 'glaciaro' kaj 'glaciejo' ('Konstanta amaso da glacio en montaroj.') http://reta-vortaro.de/revo/art/glaci.html#glaci.0aro

La NPIV-an 'glaĉeron' ReVo eĉ ne mencias! Giridhar 08:37, 4. Sep 2008 (UTC)

La NPIVa 'glaĉero' ankaŭ troviĝas en la vortarego "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto" de Krause sur la paĝo 559. Do la formo estas uzebla. Kore --Tlustulimu 08:52, 4. Sep 2008 (UTC)
Mi povas konsenti ke "glaĉero" estas uzebla, sed ne ke ĝi estas uzinda. Laŭ mi la titolo estu "glacirivero". Marcos 22:40, 28. Mar 2009 (UTC)
Ĉar dum multaj monatoj neniu kontraŭis mian ĉi-supran proponon ŝanĝi la titolon al "glacirivero", mi nun realigas ĉi tiun proponon. Marcos 21:07, 13. Dec 2009 (UTC)
Krom la diskuto, nepre sekvi niajn ĉefajn vortprovizilojn. Se 'glaĉero' estas en PIV (inter iliaj fontoj) tiu estu la titolo. -- Yekrats 15:10, 19. Dec 2010 (UTC)

Tamen mi ne komprenas... 'Glaĉero' (kiu aspektas kiel ero de 'glaĉo') ne estas en oficialaj aldonoj, ne estas en ĉiuj vortaroj sed preskaŭ nur en PIV (vortaro.net), kiu estas grava fonto sed ne estas la reganto de Esperanto. La aldono estus akceptebla, laŭ mi, se ĝi estus necesa pro logikaj aŭ sciencaj kialoj; sed tio ne veras en tiu okazo, ĉar jam eblas diri 'glaciejo' aŭ alia simila formo.--Rdelre (diskuto) 09:29, 29 dec. 2016 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Glaĉero".