Diskuto:Gruo (birdo)

Mi ne kuraĝas verki tiun artikolon, sed por tiuj kiuj kuraĝos sin jungi al tiu laboro, jen riĉa ligvo (angle) pri ĉiuj specioj da gruoj: http://www.npwrc.usgs.gov/resource/distr/birds/cranes/cranes.htm kaj paĝo kie oni povs trovi aron da belegaj fotoj kie elekti per kio ilustri la artikolon: http://perso.club-internet.fr/fdesjard/album_grues/index2.htm ankaŭ oni povos rimarkigi al la esperantistoj, ke la de ili bone konata vorto "kongreso", devenas de la latina congruere, kiu mem devenas de la emo grua pri kuniĝi en grupoj! Eliott

Bonvolu, Eliott, ne enmeti tiajn komentojn en artikoloj. Bonvolu redakti ĝin eĉ nur mallonge kaj enmetu ke ĝi estas stumpo, tiel vi petas ke aliaj plu redaktu ĝin. Sed ne komencu artikolon per Mi. Vikipedio devas aspekti por ajna vizitanto kiel encikipedio kun ĝustaj artikoloj (eĉ mallongaj). Por via komento uzu vian personan paĝon, eventuale kreu subpaĝon "dezirataj artikoloj" kie vi libere povas esprimi viajn dezirojn kaj helpi aliajn ekredakti provizante interesajn fontojn kiel vi faris. Via kontribuo estas bonvena pliriĉigo de la enhavo, nur mi petas vin atenti iajn regulojn koncerne la aspekton de artikoloj. Arno Lagrange 07:32, 11. Nov 2003 (UTC)
Mi validigis la Vikimedian Komunejon "Commons|Gruidae", kiu koncernas Gruedoj kaj ne Gruo (birdo), ĉar ĝis nun Gruedoj alidirektiĝas al Gruo (birdo); sed se la artikolo Gruedoj estos aparte kreata, tia Vikimedia Komunejo devos esti forstrekata el tiu ĉi artikolo, kaj aldonata al la nova artikolo Gruedoj.--DidCORN, la 27-a de marto 2014, 22:00 (UTC)
Reiri al la paĝo "Gruo (birdo)".