Diskuto:Guĝaratio

(Alidirektita el Diskuto:Guĝarato)
Latest comment: antaŭ 4 tagoj by ThomasPusch

La ŝtato en multaj lingvoj nomatas ekvivalente al Guĝarat, kaj en la esperantlingva vikipedio plurloke nomatas Guĝarato. Ĉu estas eksteraj referencoj por anstataŭa prefero de la formo "Guĝaratio"??? Eventuale ĉi-tie temas pri "vikipediismo", kaj la aliloke en vikipedie uzata formo Guĝarato estas la ĝusta. ThomasPusch (diskuto) 19:28, 8 Mar. 2016 (UTC)

Pri la artikola historio: Origine tiu ĉi paĝo titoliĝis "Guĝarato". Umbert' movis ĝin fine de 2012 al nova titolo Guĝaratio, kun komento "Kiel Czaszma rimarkigis, "guĝarato" estas gentano, kaj la lando/provinco nomiĝas Guĝaratio". Tiu frazo tamen ne estas ekstera referenco, aŭ konvinka argumento. Eĉ ne klaras kiu estas la rimarkinto Czaszma, kiu ĝis marto 2016 ne havas uzantopaĝon. Aparte mi invitas Umberton reviziti tiun ĉi artikolon kaj rekonsideri ĉu li en 2012 havis pliajn argumentojn por alinomigo, kiuj nur ne notiĝis ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 19:36, 8 Mar. 2016 (UTC)

Cetere: En ekzemple la informkesto restis la origina nomo Guĝarato. Do la tuta alinomigo estis nur parte farita, kio ankoraŭ malpli konvinkas.
Laŭ NPIV, paĝo 412, guĝarato estas la ĉefa gento en Guĝaratio. Sed laŭ la reta vortaro Guĝarato estas la lando. Kio estas nun pli taŭga fonto pri la termino? Bedaŭrinde la paĝo de la Akademio [1] nur enhavas la landojn, ne iujn subŝtatojn. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:22, 8 Mar. 2016 (UTC)
Pardonu la malfruan reagon, sed efektive la difino en NPIV tiutempe estis mia kialo ŝanĝi la nomon de la artikolo (do ne temas pri vikipediismo). Se la guĝaratoj estas gento, ne nur homgrupo hazarde vivanta en unu regiono, ĉu ili ne havu gentan nomon? Czaszma je 2012-04-28 ŝanĝis la nomon en la artikolo, mi kontrolis NPIV-on kaj ŝanĝis la nomon de la artikolo. Jes, mi nun vidas, ke la nomon en la informkadro li ne ŝanĝis.
Se ni devius de la NPIV-a nomo, ni vere kreus vikipediismon, sed ni ja povas fari tion. Laŭ la angla artikolo la loĝantaro nomas sin Gujarati; sed mi opinias, ke la konfuzo perfektiĝus, se ni kreus gentonomon kun -io. Se iu opinias ke la provinco nomiĝu Guĝarato, la loĝantoj miaopinie estu guĝaratanoj. -- Umbert' (diskuto) 12:56, 1 apr. 2016 (UTC)Reply
Laŭ mia opinio la NPIV-a formo Guĝaratio estas uzinda, ĉar guĝaratoj (la gento) povas vivi ekster Guĝaratio (la provinco) — ekzemple, la familio de Muhammad Ali Jinnah, la fondinto de Pakistano, estas guĝarata, kaj ankaŭ Narendra Modi, la ĉefministro de Barato (kiu loĝas en Delhio). Ĝenerale, la "gentobazaj" landnomoj ebligas la distingon inter la gento kaj (la anoj de) la teritorio en kiu loĝas tiu gento, ekz. inter japanoj kaj Japanianoj, ktp. Osteologia (diskuto) 02:39, 5 apr. 2019 (UTC)Reply

La titolo "Guĝarato" hodiaŭ estas definitive alinomita al "Guĝaratio" post diskuto en la forumo Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 01:03, 25 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Guĝaratio".